pri ni

BEMI estas la Biciklista Esperantista Movado Internacia: grupo de esperantistoj, kiuj biciklas iomete pli ofte kaj serioze ol la averaĝa internaciulo. BEMI celas aranĝi almenaŭ unu internacian biciklo-karavanon ĉiujare, sed ankaŭ servas kiel kontaktilo por tiuj biciklistaj esperantistoj, kiuj preferas solaj vojaĝi.

En 1981 BEMI fariĝis la unua faka sekcio de TEJO.

La BEMI-anoj kunsidas, se eblas, dufoje jare: somere dum la IJK (Internacia Junulara Kongreso) kaj vintre dum la JES (Junulara E-Semajno). Dum tiuj kunsidoj estas planataj la sekva(j) karavano(j).

Ekde 1982 BEMI organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon. Oni povas partopreni en karavanoj, brevetoj kaj la BEMI-semajnoj. BEMI vivas de la aktivaĵoj de siaj membroj. Ĉiuj rajtas proponi aktivaĵojn.

BEMI estas la klubo por ĉiuj, kiuj ŝatas bicikli kaj parolas Esperanton. Aliĝo estas senpaga.

legu pli ĉe Vikipedio

Elŝutu nian informilon: