projekto VERDEN

La programo Erasmus+ subvencias partneran projekton pri la temo “Aktiva Edukado pri Daŭripova Evoluo kaj Daŭripova Transporto”.
La partneroj estas:

  • UEA (Universala Esperanto-Asocio)
  • IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio)
  • BEMI (jes, ni!)
  • FEL (Flandra Esperanto-Ligo)
  • Esperanto-Asocio “Giorgio Canuto” de Parma, Italujo

La projekto ricevis la nomon VERDEN kaj daŭros du jarojn (ĝis oktobro 2023).

Pliaj informoj: http://mallonge.net/verden