BEMI-ekskursoj

BEMI-ekskursoj estas unutagaj facilaj bicikladoj.

Kion signifas facila? Ne ekzistas klara respondo al tiu demando, ĉar tio, kio estas por iu facila, povas esti malfacila por alia.

Sed kiel gvidlinio, elementoj de BEMI-ekskurso estas:

  • distanco inter 25 kaj 55 km entute
  • oftaj paŭzoj
  • trankvila rapideco, inter 12 kaj 18 km/h
  • neniuj grandaj aŭ krutaj montoj

Vi ĉiam volis partopreni BEMI-eventon, sed ne sukcesis?
Do venigu BEMI-ekskurson al vi. Estas facile:

  • kontaktu alian esperantiston en via regiono, kiu ŝatas bicikli (por ke vi certe ne estu sola)
  • interkonsentu kun ri pri dato ne tro baldaŭa (post 1-3 monatoj)
  • elektu startlokon, ekzemple stacidomon (por partoprenontoj kiuj venos trajne)
  • difinu starttempon kongruan kun la alventempoj de la trajnoj per kiuj homoj eble venos
  • pripensu ĉu dum la ekskurso vi volus viziti kafejon aŭ restoracion, aŭ vi proponos ke ĉiu kunportu ion por komuna pikniko
  • Sendu tiujn informojn al bemi-estraro[heliko]tejo.org

Tio estas la ĉefa laboro. La estraro publikigos anoncon pri via BEMI-ekskurso en Eventa Servo kaj diskonigos ĝin en ĉiuj niaj informkanaloj.

Nun vi havos ankoraŭ tempon por iom prepari la ekskurson:

  • elpensu du aŭ tri malsamajn itinerojn, unu tre facilan kaj du iomete malpli facilajn (tiel vi povas elekti laŭ la bezonoj kaj deziroj de la homoj, kiuj venos)
  • la itineroj iru tra laŭeble trankvilaj stratoj kaj vojoj, eĉ se tio kreas kromvojojn

En la tago de la ekskurso:

  • venu kelkajn minutojn antaŭ la starttempo al la startloko
  • atendu iom post la starttempo pro eventualaj malfruantoj
  • antaŭ la starto interkonsentu kun la partoprenantoj pri la planata itinero
  • demandu, ĉu iu devos atingi certan trajnon por revojaĝo
  • se estas tro malbona vetero en la komenco aŭ iam dum la ekskurso, paŭzu en iu kafejo aŭ alia agrabla loko kaj atendu ĝis la vetero pliboniĝas – ni anoncos ke la evento okazos ĉe ajna vetero, por ke homoj certe venu eĉ se estas malbona prognozo, sed aliflanke ili ne timu ke vi devigos ilin bicikli se ili ne emas
  • elektu iun kiu faru kelkajn belajn fotojn, kaj publikigu ilin, aŭ sendu ilin al ni por publikigo, kun eta raporto

Havu belan BEMI-ekskurson!