Kiel alveni al la BEMI-semajno en Kastelo Greziljono

←Reen

Bicikle

La plej bela maniero veni estas per propra biciklo en BEMI-karavano.
Se aperos intereso, okazos eventuale pli ol nur unu karavano, de alia loko, aŭ kun alia rapideco.
La karavano, de kiu ni jam konas detalojn, estas:
Starto: Perl, Germanujo, en ĵaŭdo, la 3-a de junio 2021
Distanco: ĉ. 640 km en 10 tagoj

Via karavano

Se tiu karavano ne taŭgas por vi, proponu propran karavanon! Ni helpos vin organizi, kaj publikigos vian karavanon ĉi tie kaj tra niaj aliaj komunikkanaloj.

Trajne

Iam fervojo veturis ĵus malantaŭ la kastelo, sed delonge ne plu estas reloj. Nun anstataŭ trajnoj veturas tie bicikloj, kaj ankaŭ ni profitos de tiu nova agrabla biciklovojo.

Se vi venos kun via biciklo en trajno, tiam vi frontos kelkajn defiojn:

  • Elekti unu el la stacioj ĉirkaŭ la kastelo, de kiu vi poste biciklos la lastajn kilometrojn (minimume 25 km).
  • Trovi bonan trajnkonekton ĝis tiu stacio, kiu permesu kunporti biciklon.
  • Akiri bonprezan bileton por tiu konekto inkluzive de biciklotransporto.
  • Sukcesi entrajniĝi ĉe ĉiuj trajnŝanĝoj.

Por kuraĝigi vin tamen veni trajne, jen kelkaj konsiloj:

Estas diversaj kategorioj de trajnoj en Francujo. Iuj kunportas biciklon senpage kaj senanonce. Iuj kunportas biciklojn se rezerviĝas loko, jen senpage, jen kontraŭ pago. Iuj kunportas nur biciklojn dismuntitajn kaj pakitajn en sakoj. Iuj trajnkategorioj havas favorprezajn ofertojn, aliaj ne. Iuj biletoj estas aĉeteblaj ses monatojn antaŭe, iuj kvar monatojn, iuj nur tri monatojn antaŭe.

Plej multaj trajnlinioj eliras kiel radioj el la ĉefurbo Parizo. Sed tie ili ne estas konektitaj. Sekve, ĉe multaj konektoj vi alvenas en iu Pariza stacidomo, kaj devas bicikli tra la urbo por entrajniĝi en alia stacidomo. Tie vi devos atente rigardi la anonctabulon, ĉar la kajo, el kiu foriros via trajno, estas decidata nur kelkajn minutojn antaŭe. Por atingi la kajon, vi devos trairi barilon, kiu malfermiĝas skanante kodon sur via bileto. Tra normala barilo tia vi ne sukcesos iri kun biciklo – serĉu pli larĝan. Ofte la skaniloj misfunkcias, tiam petu helpon de fervojisto.

La plej proksimaj stacioj estas La Menitré (25 km), Tiercé (37 km), Saumur (40 km), Angers (44 km), Sablé-sur-Sarthe (51 km), Tours (75 km) kaj Le Mans (65km).

Momente (t.e. en januaro 2021) por la 12-a de junio la franca fervojo publikigis jam horarojn por kelkaj trajnoj, kiuj akceptas biciklojn nur, se ili estas dismuntitaj kaj enpakitaj en sakon kun grandeco de maksimume 120 cm x 90 cm. La krompago estas 5 €.
Biletoj por tiuj trajnoj estas aĉeteblaj je https://ventes.ouigo.com/
Tiu retejo funkcias en la franca kaj angla lingvoj.

Interesaj estas jenaj konektoj el Parizo en la 12-a de junio:

stacio en Parizoekalveno en jealveno enje
Massy8:07Saint-Pierre-des-Corps (Tours)9:06
Montparnasse 8:39Le Mans9:33Angers Saint-Laud10:13
Montparnasse 13:09Saint-Pierre-des-Corps (Tours) 14:13
Montparnasse 14:31Le Mans 15:33Angers Saint-Laud 16:13

Por trajnoj, kiuj akceptas biciklojn ne enpakitajn, la horaro verŝajne aperos 120 tagojn antaŭ la 12-a de junio, t.e. en la 12-a de februaro. La krompago por biciklo estas 10 €. Biletoj por tiuj trajnoj estos aĉeteblaj je http://oui.sncf.com/
Tie vi povas indiki, ke vi serĉas konketojn kun biciklotransporto.
La retejo funkcias en la franca, angla, germana, hispana, itala kaj nederlanda lingvoj.

Komparante kun horaroj por pli fruaj sabatoj, verŝajne aperos jenaj interesaj konektoj el Parizo en la 12-a de junio:

stacio en Parizo ek alveno en jealveno en je
Montparnasse 6:01Saint-Pierre-des-Corps
(Tours)
7:06Saumur8:40
Montparnasse 7:23Tours8:44
Montparnasse 7:33Le Mans8:36
Montparnasse 7:37Sablé-sur-Sarthe8:47Angers
Saint-Laud
9:10
Montparnasse 10:25 Angers Saint-Laud 12:13La Menitré12:59
Montparnasse 12:06Le Mans 13:08
Montparnasse 13:37Sablé-sur-Sarthe 14:47Angers
Saint-Laud
15:09

Lui biciklon

Se vi preferas veni al Grésillon nek per, nek kun, sed sen biciklo, tiam vi povas lui surloke biciklon por la ekskursoj.

En la kastelo troviĝas kelkaj malnovaj donacitaj bicikloj, kiujn volontuloj lastatempe riparis. Ili estas prunteblaj senpage. Ni tamen nenion scias pri ilia kvalito, kaj tial ne pretas rekomendi ilin.

La turisma oficejo de la tre proksima urbo Baugé ofertas lui biciklojn, kiuj tre verŝajne taŭgas por niaj ekskursoj, kontraŭ 12 € tage. Verŝajne eblos marĉandi por plurtaga luado. Necesas deponi kaŭcion de 150 €.

En la urbo La Flèche, kiu situas 15 km for laŭ bela biciklovojo, troviĝas filio de la firmao Ouibike. Tie eblas lui taŭgajn biciklojn kontraŭ 13 € tage, aŭ 68,50 € por unu semajno (de dimanĉo ĝis sabato). Ili ne postulas kaŭcion. Eblas rezervi rete je https://www.ouibike.net/
(en la franca, angla, germana kaj nederlanda).

←Reen