BEMI-semajnoj

Ĉiutagaj biciklaj ekskursoj taŭgaj por ĉiu nivelo, tio estas la koncepto de la BEMI-semajnoj.

La venontaj BEMI-semajnoj estos:

  • BEMI-semajno en la Esperanto-kastelo Grésillon, Francujo, de dimanĉo, la 26-a de aprilo, ĝis sabato, la 2-a de majo 2026 , sub gvidado de Eddy van den Bosch. Sekvu tiun ĉi ligilon por legi informojn, kaj aliĝi.
  • BEMI-semajno en Berlino, Germanujo, de la 27-a de junio ĝis la 5-a de julio 2026. Pliaj informoj kaj aliĝilo.

La Unua BEMI-semajno okazis en la jaro 2019 en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, en Germanujo.

En 2020 ne povis okazi BEMI-semajno pro la limigoj de vojaĝoj dum la pandemio de KOVIM-19.

En 2021 okazis du BEMI-semajnoj:

En la Esperanto-centro Kastelo Grésillon en Francujo okazis BEMI-semajno de la 12-a ĝis la 20-a de junio 2021.

Plia BEMI-semajno okazis de la 18-a ĝis la 25-a de oktobro 2021, same en la kastelo Grésillon.

En 2022 okazis BEMI-semajno de la 11-a ĝis la 19-a de junio en Bazel apud Antwerpen, Belgio.

En 2023 okazis BEMI-semajno de la 17-a ĝis la 24-a de junio en la Esperanto-Stacio en Halbe, Germanujo.

En 2024 okazis denove du BEMI-semajnoj:

En la Esperanto-centro Kastelo Grésillon en Francujo okazis BEMI-semajno de la 21-a ĝis la 26-a de aprilo 2024.

En Pobierowo, Pollando, okazis BEMI-semajno de sabato, la 15-a, ĝis dimanĉo, la 23-a de junio 2024.

En 2025 okazis denove du BEMI-semajnoj:

En la Esperanto-centro Kastelo Grésillon en Francujo okazis BEMI-semajno de la 27-a de aprilo ĝis la 3-a de majo 2025.

En Lingen (Emsland), Germanujo, okazis BEMI-semajno de la 13-a ĝis la 20-a de julio 2025.