Membroj

La Estraro

Prezidanto

Carsten Mischke, germano vivanta en Belglando. Biciklas ĉiutage preskaǔ 35 km al laborejo kaj reen per kuŝ-triciklo aŭ velomobilo. Li komencis paroli Esperanton dum 2005.

Ĝenerala Sekretario

Lars Sözüer, germano kiu loĝas kaj en Duisburg (Germanujo) kaj en Balgach (Svislando).

Estrarano

Melanie Leyla Brücker (Linko), germano kiu loĝas en Püttlingen (Germanujo).

Vi povas sendi retleteron al ĉiuj estraranoj samtempe per la adreso bemi-estraro@tejo.org

TEJO-komitatano

Carlos Pesquera Alonso, hispano vivanta en Italujo.

Pliaj aktivuloj

Ivo Miesen, multjara Ĝenerala Sekretario de BEMI, loĝanta en Maastricht, Nederlando.

Cyrille Pinardon (Cirilo), franco kiu biciklas kun sia edzino Rose Sanz tra la mondo. Ilia retejo

… kaj vi?

Bonvolu sendi mallongan tekston prefereble kun foto de vi kaj/aŭ via biciklo, se vi emas vidi vian nomon ĉi tie, al lars.duisburg(heliko)gmx.de