BEMI-semajno 2022

Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al la Kvara BEMI-semajno en Bazel apud Antwerpen, Belgio.

Datoj: de sabato, la 11-a, ĝis dimanĉo, la 19-a de junio 2022

Programo:
Sabato estos alventago, dimanĉo forirtago.
En ĉiu el la sep aliaj tagoj ni ekskursos bicikle tra la bela ebena regiono ĉirkaŭ la granda urbo Antwerpen.
Ni planas ekskursojn je diversaj distancoj kaj gradoj de malfacileco, tiel ke la partopreno estu inda kaj por tiuj, kiuj preferas ĝui facilajn biciklopromenojn, kaj por tiuj, kiuj ŝatas sportajn defiojn.
Eventuale ni formos du grupojn kiuj jen ekskursos kune, jen aparte.
El la preparitaj ekskursoj ni elektos surloke laŭ vetero.
Ni zorgos mem pri niaj manĝoj, tial ankaŭ komuna preparado, kuirado, lavado, purigado ktp. estos parto de la programo.
Kaj ni ĝojus se vi en la vesperoj rakontus aŭ prelegus pri viaj biciklovojaĝoj, pri biciklaj kondiĉoj en via lando, pri trafika politiko aŭ aliaj biciklorilataj temoj.

Loĝado:
Ni loĝos en propraj tendoj  en la ĝardeno de la familio van den Bosch/Strug.
Bonvolu indiki kun via aliĝo, ĉu vi venos kun propra tendo, kaj kiom da lokoj estas eventuale liberaj en ĝi; aŭ ĉu vi bezonos lokon en tendo de alia partoprenanto.
La familio permesas al ni uzi en ilia domo necesejon, duŝejon kaj kuirejon.

Se vi havas demandojn pri la loĝado, kontaktu la lokan organizanton Eddy Van den Bosch <eddyvdbosch@gmail.com>.

Kiel alveni:
Informojn pri eblecoj vojaĝi al Bazel per aŭ kun biciklo ni kolektis en tiu ĉi aparta paĝo.
Se vi preferas veni sen biciklo, kaj surloke prunti aŭ lui biciklon, skribu al Eddy Van den Bosch <eddyvdbosch@gmail.com>.

Kotizo:
En la kotizo enestas:

  • Ok tranoktoj en propra tendo.
  • Uzo de necesejo, duŝejo kaj kuirejo
  • Matenmanĝoj kaj vespermanĝoj, kiujn ni mem preparos,. La unua manĝo estos vespermanĝo en sabato, la 11-a, la lasta manĝo estos matenmanĝo en dimanĉo, la 19-a de junio 2022.
  • Manĝetoj kiujn ni preparos kaj kunportos dum la ekskursoj.

En la kotizo ne enestas:

  • Trinkaĵoj.
  • Eventualaj elspezoj en kafejoj aŭ restoracioj dum la ekskursoj.
  • Enirbiletoj al muzeoj ktp. dum la ekskursoj.

Via aliĝo estos valida post antaŭpago de almenaŭ 20 € al jena konto:
IBAN: BE56 0018 5350 4288
BIC: GEBABEBB

Aliĝo ĝis
2022-01-312022-04-15poste
aĝo ĝis 26 jaroj77 €85 €93 €
aĝo super 26 jaroj94 €104 €114 €

Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ĝuos rabaton de 7 €.

Ne plu eblas aliĝi al la Kvara BEMI-semajno, ĉar ĝi jam okazis