Kiel alveni al la BEMI-semajno en Pobierowo, Pollando

Nia bazejo estas la junulargastejo Szkolne Schronisko Młodzieżowe FALA, ulica Mickiewicza 19, PL-72-346 Pobierowo (vidu mapon en OpenStreetMaps).

Bicikle

Pobierowo situas ĉe la internacia biciklovojo EuroVelo 10 ĉirkaŭ la Balta Maro (kiu en Pollando koincidas kun EuroVelo 13).

Momente ne estas plano por bicikla karavano, sed se estas sufiĉe da intereso, ni povus tamen organizi ion. Se vi interesiĝas, skribu al bemi-estraro[heliko]tejo.org.

Trajne

Ene de Pollando vi povas kunpreni vian biciklon en preskaŭ ĉiuj trajnoj. Vi bezonas biciklobileton, kaj en InterCity-trajnoj ankaŭ rezervitan biciklolokon.
Se vi aĉetas bileton per la paĝo bilkom.pl kaj metas hokon ĉe la biciklosimbolo, vi ricevos kun via persona bileto ankaŭ la biciklobileton kaj eventuale necesan rezervadon.
La aĉetado eblas ĝis 30 tagojn antaŭ la vojaĝo. Horaroj estas konsulteblaj jam pli frue.

La plej proksima trajnstacio estas Kamien Pomorski.
De tie vi povas bicikli 17 kilometrojn ĝis Pobierowo. Ni rekomendas jenan itineron.
Post via aliĝo, ni kunordigos la vojaĝplanojn de la partoprenantoj, tiel ke vi laŭeble povu bicikli grupe – kvazaŭ jam la unua ekskurso de la evento.

En la alventago de la BEMI-semajno, sabato, la 15-a de junio, alvenos en Kamien Pomorski kvin trajnoj, ĉiuj el Wysoka Kamienska:

Wysoka Kamienska ekKamien Pomorski al
8:218:41
11:0811:28
13:3613:56
16:2816:48
19:0519:25

Wysoka Kamienska situas ĉe la linio Szczecin – Swinoujscie. Haltas kaj regionaj, kaj InterCity-trajnoj tie.

Se vi venas el Germanujo, vi do havas ĉefe la du opciojn:

  • Veturi tra Szczecin, kun ŝanĝo en la ĉefstacio Szczecin Glowny, aŭ eventuale alia stacio de tiu urbo. Sed atentu, ke sur la ĉefa fervojlinio Berlin Szczecin estas nuntempe longdaŭraj konstrulaboroj, pro kiuj ekde la stacio Angermünde veturas anstataŭaj busoj al Szczecin. Laŭ informo de la germana fervojo, tiuj busoj ja akceptas biciklojn, sed nur duarange post infanĉaroj kaj rulseĝoj. Tial ni rekomendas eviti tiun linion. La alternativo estas la linio tra Pasewalk.
  • Veturi trajne al Swinoujscie Centrum sur la insulo Usedom, bicikli 1 km al la haveno, kaj uzi la senpagan pramŝipon al la stacio Swinoujscie sur la insulo Wolin. La pramŝipo veturas ĉiujn 30 minutojn. Atingi la alian bordon daŭras 10 minutojn. Atentu ke oni ne rajtas bicikli tra la nova tunelo.

Se vi veturas en Germanujo per la abono Deutschlandticket (49 € monate por ĉiuj regionaj trajnoj, busoj, tramoj, metrooj), vi povas uzi ĝin ĝis Swinoujscie Centrum, sed ne ĝis Szczecin.

Se vi veturas tra Szczecin, vi bezonas por la parto inter la lasta germanuja stacio (Grambow veturante tra Pasewalk, resp. Tantow veturante tra Angermünde per buso) kaj Szczecin t.n. Grenzübergangsfahrkarte (transliman bileton). Tiu bileto ne estas havebla rete, sed ja ĉe giĉeto kaj eĉ de konduktoro en la trajno, je malalta prezo.

Deutschlandticket ne inkluzivas biciklotransporton.
Se vi trajnos nur tra la regiono de Berlin kaj la federacia lando Brandenburg, vi uzu Einzelfahrausweis Fahrrad VBB-Gesamtnetz je 3,80 €. Tiu bileto validas eĉ ĝis Szczecin, se vi veturas tra Angermünde-Tantow (per buso ).
Se vi trajnos tra Pasewalk-Grambow aŭ tra Swinoujscie (tra la federacia lando Mecklenburg-Vorpommern), vi uzu tutlandan Fahrradtageskarte Nahverkehr je 6,50 €. Bedaŭrinde ni ne trovis fidindan informon pri tio, ĉu ankaŭ tiu biciklobileto validas ĝis
Swinoujscie Centrum (tre verŝajne jes) resp. ĝis Szczecin tra Grambow (eble ne). Do eventuale demandu pri tio en la trajno.

Aliaj stacioj de pola fervojreto, el kiuj vi povus bicikli al Pobierowo, estas:

  • Trzebiatów, 30 km
  • Gryfice, 32 km
  • Warnowo, 34 km
  • Wysoka Kamienska, 35 km

Krome ekzistas turisma etŝpura trajno el Gryfice al Trzęsacz (6 km de Pobierowo), kiu akceptas biciklojn. La horaro por junio ankoraŭ ne publikiĝis. Kontrolu ĉe http://www.kolej.rewal.pl/.

Buse

La entrepreno FlixBus ofertas sur kelkaj linioj transporton de bicikloj, sed ni trovis nenion por atingi proksime de Pobierowo.
Bonvolu sciigi nin, se vi trovas ion.

Aŭtomobile

Ni fidas ke veturante per aŭtomobilo, vi ne bezonas konsilojn de ni, kaj mem elturniĝos por atingi la gastejon.