BEMI-semajno junio 2023 – fotoj de la ejo

La Esperanto-stacio kun la kajo 1, kie alvenas trajnoj de linio RE7 el direkto Lübben dumtage ĉiuhore je minuto 21.
El direkto Berlin ili haltas sur kajo 2 je minuto 37.
Ĉiuj tiuj trajnoj akceptas biciklojn.
Stratflanko de la Esperanto-stacio kun la ĉefa enirpordo dekstre. Ni loĝos en la unua etaĝo.
La ŝtuparejo ankoraŭ ne estas plene renovigita.
Koridoro de nia feriloĝejo. Ĝi havas salonon, kuirejon, tri dormĉambrojn kaj tri banĉambrojn.
La salono. Ni ricevos ankaŭ tablon.
La kuirejo. Ĝi estas plene ekipita.
Unu el la dormĉambroj. Alportu mem matrackovrilon, kaj dormsakon aŭ tolaĵojn por kuseno kaj kovrilo; aŭ luu ilin kontraŭ unufoja pago de 8 €.
Ĉiu dormĉambro havas propran banĉambron kun duŝejo kaj necesejo.
Unu el la banĉambroj havas lavmaŝinon, kiun ni povas uzi.
Ankaŭ bona aerpumpilo estas je dispono.
Eliro de la ŝtuparejo al balkono.
La balkono havas sunon matene.
Eblas amuziĝi per diversaj elektronikaj ludiloj.
Plurloke en la urbeto troviĝas memortabuloj pri la “Kaldrono de Halbe”, batalo fine de la Dua Mondmilito en kiu dekmiloj da soldatoj estis mortigitaj sur ambaŭ flankoj.
Tuj apud la Esperanto-stacio situas la Imperiestra stacio. Al la tiama reganto de Germanujo ne decis alveni je ordinara stacio, kiam li vizitis sian ĉaskasteleton proksiman.
Plafono en la Imperiestra stacio.