BEMI-semajno 2019

Ĉi tiu paĝo temas pri la Unua BEMI-semajno, kiu okazis en 2019. Pri la Tria BEMI-semajno 2021 legu tie ĉi. Aŭ iru al la superrigardo pri ĉiuj BEMI-semajnoj.


Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al sia BEMI-semajno en Herzberg, la Esperanto-urbo.

Datoj: de sabato, la 22-a ĝis dimanĉo, la 30-a de junio 2019.

Programo:
Sabato estos alventago, dimanĉo forirtago.
En ĉiu el la sep aliaj tagoj ni ekskursos bicikle tra la tre varia pejzaĝo ĉe la piedo de la Harz-montaro kaj vizitos diversajn vidindaĵojn.
Atendas vin kavernoj, rokformacioj, kasteloj, monaĥejoj, fontoj, naturprotektaj centroj, minejoj, muzeoj kaj aliaj interesaj lokoj.
Ni planas ekskursojn je diversaj distancoj kaj gradoj de malfacileco, tiel ke la partopreno estu inda kaj por tiuj, kiuj preferas ĝui facilajn biciklopromenojn, kaj por tiuj, kiuj ŝatas sportajn defiojn.
Eventuale ni formos du grupojn kiuj jen ekskursos kune, jen aparte.
El la preparitaj ekskursoj ni elektos surloke laŭ vetero.
Ni zorgos mem pri niaj manĝoj, tial ankaŭ komuna preparado, kuirado, lavado, purigado ktp. estos parto de la programo.
Kaj ni ĝojus se vi en la vesperoj rakontus aŭ prelegus pri viaj biciklovojaĝoj, pri biciklaj kondiĉoj en via lando, pri trafika politiko aŭ aliaj biciklorilataj temoj.

Loĝado:
Ni loĝos en propraj tendoj en la ĝardeno de la Interkultura Centro, Grubenhagenstraße 6, 37412 Herzberg am Harz – La Esperanto-urbo (vidu mapon).
Bonvolu indiki kun via aliĝo, ĉu vi venos kun propra tendo, kaj kiom da lokoj estas eventuale liberaj en ĝi; aŭ ĉu vi bezonos lokon en tendo de alia partoprenanto.
En la konstruaĵo ni disponos pri necesejo, duŝejo kaj kuirejo kun fridujo, forno, kuiriloj, manĝiloj kaj vazaro.
Al tiuj, kiuj nepre ne volas tendumi, eblas sendi liston de hoteloj kaj ferio-apartamentoj.

Kiel alveni:
La germana fervojo havas du staciojn en Herzberg, ĉe kiuj haltas regionaj trajnoj ĉiuhore: la stacion Herzberg(Harz) sur la linio RB81 Northeim-Nordhausen, kaj la stacion  Herzberg Schloß sur la linio RB46 el Braunschweig.
En ĉiuj regionaj trajnoj en Germanujo eblas kunporti biciklojn, kutime kontraŭ aldona pago. En la longdistancaj IC- kaj EC-trajnoj ĝenerale eblas kunporti biciklojn, sed nur post antaŭa rezervado. En ICE-trajnoj ĝenerale ne eblas kunporti biciklojn, se tamen jes, same nur post rezervado.
Se vi volas veni trajne kaj bezonas konsilojn pri tarifoj, ni volonte donos.
Se vi volas veni tute aŭ parte per biciklo, ni povas rekomendi itineron.
Se vi deziras partopreni, sed ne povas kunpreni vian biciklon, skribu al ni, kaj ni serĉos por vi biciklon por prunti aŭ lui.

Kotizo:
En la kotizo enestas:

  • Ok tranoktoj en propra tendo.
  • Uzo de necesejo, duŝejo kaj kuirejo en la Interkultura Centro.
  • Matenmanĝoj kaj vespermanĝoj, kiujn ni mem preparos, en la Interkultura Centro. La unua manĝo estos vespermanĝo en sabato, la 22-an, la lasta manĝo estos matenmanĝo en dimanĉo, la 30-an de junio.
  • Manĝetoj kiujn ni preparos kaj kunportos dum la ekskursoj.
  • Enirbiletoj al la kastela muzeo en Herzberg (kun Esperanto-fakekspozicio).

En la kotizo ne enestas:

  • Trinkaĵoj.
  • Eventualaj elspezoj en kafejoj aŭ restoracioj dum la ekskursoj.
  • Enirbiletoj al muzeoj ktp. dum la ekskursoj.

Via aliĝo estos valida post antaŭpago de almenaŭ 20 € al jena konto:
IBAN: BE56 0018 5350 4288
BIC: GEBABEBB

Aliĝo ĝis:
2019-01-2512019-04-152019-06-15poste
aĝo ĝis 26 jaroj
88 €
92 €
97 €
102 €
aĝo super 26 jaroj
104 €
111 €
121 €
132 €

1plilongigita!

Ne plu eblas aliĝi al la Unua BEMI-semajno.

Kontakto: Se vi havas demandojn aŭ proponojn, skribu retpoŝte al la organizanto Lars Sözüer: lars.duisburg@gmx.de