BEMI-semajno junio 2024

Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al sia BEMI-semajno en Pobierowo, ĉe la Balta Maro en Pollando.

Datoj: de sabato, la 15-a, ĝis dimanĉo, la 23-a de junio 2024.

Programo:
Sabato estos alventago, dimanĉo forirtago.
En ĉiu el la sep aliaj tagoj ni ekskursos bicikle tra la pejzaĝo de okcidenta Pomerio, kun grandaj pinarbaroj, plaĝoj el fajna sablo, lagoj, naturrezervejoj. Diversaj bonaj biciklovojoj invitas nin esplori vidindaĵojn.
Ni planas ekskursojn je diversaj distancoj kaj gradoj de malfacileco, tiel ke la partopreno estu inda kaj por tiuj, kiuj preferas ĝui facilajn biciklopromenojn, kaj por tiuj, kiuj ŝatas sportajn defiojn.
Eventuale ni formos du grupojn kiuj jen ekskursos kune, jen aparte.
El la preparitaj ekskursoj ni elektos surloke laŭ vetero.
Ni zorgos mem pri niaj manĝoj, tial ankaŭ komuna preparado, kuirado, lavado, purigado ktp. estos parto de la programo.
Kaj ni ĝojus se vi en la vesperoj rakontus aŭ prelegus pri viaj biciklovojaĝoj, pri biciklaj kondiĉoj en via lando, pri trafika politiko aŭ aliaj biciklorilataj temoj.

Loĝado:
Ni loĝos en plurlitaj ĉambroj de la junulargastejo Szkolne Schronisko Młodzieżowe FALA, ulica Mickiewicza 19, PL-72-346 Pobierowo (vidu mapon en OpenStreetMaps).
Memzorga kuirejo kun plena ekipaĵo estos je nia dispono.

Rigardu ankaŭ la mapon en Google Maps kreitan de nia loka organizanto Jacek Warda, en kiu li markis diversajn vidindaĵojn kaj aliajn gravajn lokojn.

Kiel alveni:
Informoj en ĉi tiu paĝo.

Kotizo:
En la kotizo enestas:

  • Ok tranoktoj en plurlita ĉambro, kun litotukoj de la gastejo.
  • Matenmanĝoj kaj vespermanĝoj, kiujn ni mem preparos, en la gastejo. La unua manĝo estos vespermanĝo en sabato, la 15-a, la lasta manĝo estos matenmanĝo en dimanĉo, la 23-a de junio.
  • Manĝetoj kiujn ni preparos kaj kunportos por pikniki dum la ekskursoj.
  • Kafo kaj teoj.

En la kotizo ne enestas:

  • Aliaj trinkaĵoj.
  • Eventualaj elspezoj en kafejoj aŭ restoracioj dum la ekskursoj.
  • Enirbiletoj al muzeoj ktp. dum la ekskursoj.

Via aliĝo estos valida post antaŭpago de almenaŭ 20 eŭroj aŭ 90 zlotoj.

Bonvolu ĝiri antaŭpagon en eŭroj al jena konto:
IBAN: BE56 0018 5350 4288
Eble via banko bezonos ankaŭ jenajn datumojn:
BIC/SWIFT: GEBABEBB
Nomo: Cedric Marchal
Nomo de la banko: BNP PARIBAS FORTIS (FORTIS BANK SA/NV)
Adreso de la banko:
MONTAGNE DU PARC, 3
BE-1000 BRUSSELS
Belgio

Antaŭpagon en zlotoj vi povas ĝiri al la konto:
IBAN: PL13 1090 2590 0000 0001 5686 9521
Eble via banko bezonos ankaŭ jenajn datumojn:
BIC/SWIFT: WBKPPLPPXXX
Nomo: Jacek Warda
Nomo de la banko: SANTANDER BANK POLSKA S.A.
Adreso de la banko:
AL. JANA PAWLA II 17
Warszawa
Pollando

aĝoAliĝo ĝis
2024- 02-29 2024- 04-15 poste
ĝis 26 jaroj126 € /567 zł136 € /612 zł146 € /657 zł
super 26 jaroj150 € /675 zł 162 € /729 zł174 € /783 zł

Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ĝuos rabaton de 8 € / 36 zł.

Por faciligi kalkulojn, ni aplikas fiksan kurzon 1 € = 4,5 zł.

Kontakto: 
Se vi havas demandojn aŭ proponojn, skribu retpoŝte al la organizanto Lars Sözüer: lars.duisburg@gmx.de
Loka organizanto estas Jacek Warda.