BEMI-semajno junio 2021

Ĉi tiu paĝo temas pri la Dua BEMI-semajno, kiu okazis en junio 2021.  Pri la Tria BEMI-semajno 2021 legu tie ĉi. Aŭ iru al la superrigardo pri ĉiuj BEMI-semajnoj.


La Unua BEMI-semajno en Herzberg, la Esperanto-urbo, estis tre bona sukceso. Tial, Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al la Dua BEMI-semajno en Kastelo Greziljono, Francujo.

Datoj: de sabato, la 12-a, ĝis dimanĉo, la 20-a de junio 2021.

Programo:
Sabato estos alventago, dimanĉo forirtago.
En ĉiu el la sep aliaj tagoj ni ekskursos bicikle tra la bela pejzaĝo en la regiono de la rivero Loire [Luar], fama pro siaj kasteloj. Certe ni vizitos iujn el ili, kaj aliajn interesajn vidindaĵojn.
Ni planas ekskursojn je diversaj distancoj kaj gradoj de malfacileco, tiel ke la partopreno estu inda kaj por tiuj, kiuj preferas ĝui facilajn biciklopromenojn, kaj por tiuj, kiuj ŝatas sportajn defiojn.
Eventuale ni formos du grupojn kiuj jen ekskursos kune, jen aparte.
El la preparitaj ekskursoj ni elektos surloke laŭ vetero.
Ni zorgos mem pri niaj manĝoj, tial ankaŭ komuna preparado, kuirado, lavado, purigado ktp. estos parto de la programo.
Kaj ni ĝojus se vi en la vesperoj rakontus aŭ prelegus pri viaj biciklovojaĝoj, pri biciklaj kondiĉoj en via lando, pri trafika politiko aŭ aliaj biciklorilataj temoj.

Loĝado:
Ni loĝos en propraj tendoj sur la tereno de la kastelo, kiu estas Esperanto-kulturcentro. Bonvolu indiki kun via aliĝo, ĉu vi venos kun propra tendo, kaj kiom da lokoj estas eventuale liberaj en ĝi; aŭ ĉu vi bezonos lokon en tendo de alia partoprenanto.
En la kromdomoj de la kastelo ni disponos pri necesejoj, duŝejoj kaj kuirejo.

Kiel alveni:
Informojn pri alveneblecoj legu ĉi tie. Fine de tiu paĝo vi povas legi ankaŭ pri eblecoj lui biciklon.

Kotizo:
En la kotizo enestas:

  • Ok tranoktoj en propra tendo.
  • Uzo de necesejo, duŝejo kaj kuirejo en kromdomoj de la kastelo.
  • Matenmanĝoj kaj vespermanĝoj, kiujn ni mem preparos,. La unua manĝo estos vespermanĝo en sabato, la 12-a, la lasta manĝo estos matenmanĝo en dimanĉo, la 20-a de junio 2021.
  • Manĝetoj kiujn ni preparos kaj kunportos dum la ekskursoj.

En la kotizo ne enestas:

  • Trinkaĵoj.
  • Eventualaj elspezoj en kafejoj aŭ restoracioj dum la ekskursoj.
  • Enirbiletoj al muzeoj ktp. dum la ekskursoj.

Via aliĝo estos valida post antaŭpago de almenaŭ 20 € al jena konto:
IBAN: BE56 0018 5350 4288
BIC: GEBABEBB

Aliĝo ĝis
2023-02-152023-04-15poste
aĝo ĝis 26 jaroj200 €210 €220 €
aĝo super 26 jaroj245 €260 €275 €

Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ĝuos rabaton de 7 €.

Ne plu eblas aliĝi al la Dua BEMI-semajno, ĉar ĝi jam okazis.