Jen listo de eblaj ekskursoj kiujn ni proponas por la BEMI-semajno 2019 en Herzberg.
Ni elektos ĉiam du tagojn antaŭe, kiujn ekskursojn el tiu programo ni volas fari. Ĉe tio ni ĉefe konsideros la veterprognozon, sed ankaŭ la emon de la partoprenantoj, kaj aliajn detalojn.
La itineroj troviĝas ĉe la servo gpsies [ĝipsis] en la vojgrupo BEMI-semajno en Herzberg . Kiam vi sekvas ligilon al gpsies, vi povas elekti Esperanton kiel lingvon de la fasado (tradukis Jessica Grasso). Eblas tie rigardi la vojon sur fono de diversaj mapoj, la altecprofilon, kaj diversajn vojpunktojn. Kaj vi povas elŝuti ĝin en diversaj formatoj por uzo en via navigilo.
Krome troviĝas en la sama vojgrupo vojo nomata Herzberg kun la itinero de la stacidomo al la Interkultura Centro, plus diversaj gravaj punktoj de la urbo.
Ŝtona kirko
Distanco ĝis la celo: 5 km
Supreniro ĝis la celo: 70 m
Kombinebla kun Unukornula kaverno
https://eo.wikipedia.org/wiki/Ŝtona_preĝejo_(Scharzfeld)
Unukornula kaverno
Distanco ĝis la celo: 7 km
Supreniro ĝis la celo: 172 m
Kombinebla kun Ŝtona kirko
https://eo.wikipedia.org/wiki/Unukornula_kaverno
http://www.einhornhoehle.de
Malferma ĉiutage krom lundo 11-17 h. Gvidado ĉiuhore. Eniro: 9 €.
Sonevento sabaton, 22-an de junio, je 18:00. Antaŭaliĝo necesa je
05521/997559. Eniro 20 €.
Rhume-fonto
Distanco ĝis la celo: 10 km
Supreniro ĝis la celo: 41 m
https://eo.wikipedia.org/wiki/Rhume-fonto
Kombinebla kun Duderstadt
Duderstadt
Distanco ĝis la urbo: 21 km
Supreniro ĝis la urbo: 240 m
https://eo.wikipedia.org/wiki/Duderstadt
https://www.duderstadt.de
Urbocentro kun multaj faktrabaj domoj mezepokaj.
Kombinebla kun Rhume-fonto
Plilongigo: Limlanda muzeo
http://www.grenzlandmuseum.de/
Distanco de la urbo: 3 km
Eniro: 4 €
Revoje taŭgas vizito al Gut Herbigshagen
Malferma ĉiutage krom ĵaŭdo, 27.6., 11-18 h
Distanco de la urbo: 4 km
Supreniro de la urbo: 110 m
Distanco reen al Herzberg: 20 km
Supreniro reen al Herzberg: 80 m
Minejo Samson
Distanco ĝis la celo: 18 km
Supreniro ĝis la celo: 500 m
https://de.wikipedia.org/wiki/Grube_Samson
https://www.grube-samson.de/
Eniro en la minejon nur kadre de gvidado, ĉiutage 11:00 kaj 14:30, 8 €.
Alternativa revojo.
Ebergötzen
Distanco ĝis la celo: 29 km
Supreniro ĝis la celo: 160 m
panmuzeo: http://www.brotmuseum.de
Malferma ĉiutage krom lundo 9:30-16:30, dimanĉe ĝis 17:30.
Eniro 5 €.
muelejo de Wilhelm Busch: https://www.wilhelm-busch-muehle.de
Malferma ĉiutage krom lundo 10:30-13:00, 14:00-16:30.
Eniro 5 €.
Bileto por ambaŭ muzeoj 9 €.
Alternativa revojo.
Brocken
Distanco ĝis la celo: 36 km
Supreniro ĝis la celo: 1080 m
Al la pinto de la plej alta monto de norda Germanujo.
Alternativa revojo.
monaĥejo Walkenried
Distanco ĝis la celo: 27 km
Supreniro ĝis la celo: 270 m
https://de.wikipedia.org/wiki/Kloster_Walkenried
http://www.kloster-walkenried.de
Malferma ĉiutage krom lundo 11-17 h. Eniro 6 €.
TitanRT
Distanco ĝis la celo: 62 km
Supreniro ĝis la celo: 940 m
Giganta altega piedira ponto.
https://de.wikipedia.org/wiki/Titan_RT
https://www.titan-rt.de
Malferma ĉiutage 8-22 h. Eniro 6 €.
Revojo
Bad Grund
Distanco ĝis la celo: 27 km
Supreniro ĝis la celo: 380 m
http://www.hoehlen-erlebnis-zentrum.de
Malferma ĉiutage krom lundo 10-17 h. Eniro 8 €.
https://www.knesebeckschacht.de
Vizitebla nur kun gvidado, ĉiutage krom lundo 11 h kaj 14 h, aŭ laŭ telefona interkonsento por minimume 7 personoj. Eniro 6 €.
https://www.uhrenmuseum-badgrund.de
Malferma ĉiutage krom lundo 10-18 h. Eniro 7,50 €.
Alternativa revojo.
Einbeck
Distanco ĝis la celo: 47 km
Supreniro ĝis la celo: 180 m
https://eo.wikipedia.org/wiki/Einbeck
Biciklomuzeo
Malferma ĉiutage krom lundo 11-16 h. Eniro 5 €.