BEMI-semajnoj

Ĉiutagaj biciklaj ekskursoj taŭgaj por ĉiu nivelo, tio estas la koncepto de la BEMI-semajnoj.

Ni ne plu donas numerojn al BEMI-semajnoj, ĉar nun okazas pluraj samjare.

La venontaj BEMI-semajnoj estos:

  • BEMI-semajno en la Esperanto-kastelo Grésillon, Francujo, de la 21-a ĝis la 26-a de aprilo 2024, sub sperta gvidado de Xavier Godivier. Sekvu tiun ĉi ligilon por legi informojn, kaj aliĝi.
  • BEMI-semajno en Pobierowo, Pollando, ĉe la Balta Maro, de la 15-a ĝis la 23-a de junio 2024.
    Sekvu tiun ĉi ligilon por legi informojn, kaj aliĝi.

La Unua BEMI-semajno okazis en la jaro 2019 en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, en Germanujo.

En 2020 ne povis okazi BEMI-semajno pro la limigoj de vojaĝoj dum la pandemio de KOVIM-19.

En 2021 okazis du BEMI-semajnoj:

En la Esperanto-centro Kastelo Grésillon en Francujo okazis BEMI-semajno de la 12-a ĝis la 20-a de junio 2021.

Plia BEMI-semajno okazis de la 18-a ĝis la 25-a de oktobro 2021, same en la kastelo Grésillon.

En 2022 okazis BEMI-semajno de la 11-a ĝis la 19-a de junio en Bazel apud Antwerpen, Belgio.

En 2023 okazis BEMI-semajno de la 17-a ĝis la 24-a de junio en la Esperanto-Stacio en Halbe, Germanujo.