Ĉiutagaj biciklaj ekskursoj taŭgaj por ĉiu nivelo, tio estas la koncepto de la BEMI-semajnoj.
La venontaj BEMI-semajnoj estos:
- BEMI-semajno en la Esperanto-kastelo Grésillon, Francujo, de la 27-a de aprilo ĝis la 3-a de majo 2025 , sub gvidado de Xavier Godivier, Thomas Bormann kaj Eddy van den Bosch. Sekvu tiun ĉi ligilon por legi informojn, kaj aliĝi.
- eble alia …
La Unua BEMI-semajno okazis en la jaro 2019 en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, en Germanujo.
En 2020 ne povis okazi BEMI-semajno pro la limigoj de vojaĝoj dum la pandemio de KOVIM-19.
En 2021 okazis du BEMI-semajnoj:
En la Esperanto-centro Kastelo Grésillon en Francujo okazis BEMI-semajno de la 12-a ĝis la 20-a de junio 2021.
Plia BEMI-semajno okazis de la 18-a ĝis la 25-a de oktobro 2021, same en la kastelo Grésillon.
En 2022 okazis BEMI-semajno de la 11-a ĝis la 19-a de junio en Bazel apud Antwerpen, Belgio.
En 2023 okazis BEMI-semajno de la 17-a ĝis la 24-a de junio en la Esperanto-Stacio en Halbe, Germanujo.
En 2024 okazis denove du BEMI-semajnoj:
En la Esperanto-centro Kastelo Grésillon en Francujo okazis BEMI-semajno de la 21-a ĝis la 26-a de aprilo 2024.
En Pobierowo, Pollando, okazis BEMI-semajno de sabato, la 15-a, ĝis dimanĉo, la 23-a de junio 2024.