Ĉe la Verdaj Skoltoj

dimanĉo, la 24-a de junio 2018
tago 15, 8:13-19:37, 89 km, ø 14,1 km/h, Σ 1136 km

La mateno estis sufiĉe malvarma, nur 9°C. Christine devis iam eliri sian hamakon kaj veni en la tendon. Estis la unua nokto en kiu du el niaj tri tendoj estis uzataj.

Baldaŭ post atingo de la supra parto de la ŝiplifto necesis ripari pneŭon de Cedric. Ni ŝanĝis la flankon de la kanalo, kvankam la ponto estis barita – bicikle ja eblis trapasi.

En kelkaj lokoj oni riparis ankaŭ la biciklovojon laŭ la kanalo, kio tre necesas, ĉar kelkaj partoj estas en tre malbona stato. Sed ne pro tio ni subite havis akcidenton: kuniklo kaŝita vojrande saltis antaŭ la biciklon de Christine, tiel rapide, ke ŝi ne povis reagi. Ŝi trafis ĝin per ambaŭ radoj. La kompatinda besto ankoraŭ provis forsalti, sed apenaŭ plu eblis ĉar jam rompiĝis la spino. Ni levis ĝin de la loko kie ĝi haltis kaj ĝi mortis en niaj brakoj.

Jam longe ni parolis pri tio, ke ni dum bicikla karavano foje manĝu beston kiu jam mortis pro akcidento. Somere malfacilas, ĉar la viando tro rapide putras. Sed jen freŝa kuniklaĵo! Bedaŭrinde ni ne havis tempon por buĉi kaj kuiri ĝin. Lastmomente ni ja akceptis inviton de Valer, la estro de la Verdaj Skoltoj, kaj tial planis pli longan bicikladon hodiaŭ. La tempopremo permesis nur respektoplene meti la kadavron en arbaron kiel nutraĵon por aliaj bestoj.

Mallonge antaŭ Charleroi ni forlasis la kanalvojon kaj grimpis al alia biciklovojo ĉirkaŭ la urbo sur iama fervojo. La surfaco estas sufiĉe bona, tamen ne la transiroj de diversaj stratoj.

Tiel ni atingis la riveron Sambre kaj sekvis ĝin mallonge por atingi la novan domon de Valer. Li regalis nin per bonegaj memfaritaj picoj. Ĉi tie Cedric adiaŭis, ĉar li planis ankoraŭ en la sama tago rebicikli hejmen al Lieĝo.

La varmego igis kelkajn el ni siesti en la ĝardeno, ĝis ni devis daŭrigi, ĉar la celo de la tago estis loko, kie la Verdaj Skoltoj havas terenon kun ruldomo. Tien ni biciklis sur alia fervojbiciklovojo, kiu permesis facile gajni denove altecon. Tie eblis ankaŭ lasi Najeli iom kuri. Nur ses semajnojn antaŭ la starto de la karavano ŝi estis trafita de aŭto, kaj necesis operacii rompitajn femuron kaj pelvon. Dum la karavano ni povis ĝoje observi ke ŝi kapablas marŝi kaj kuri pli kaj pli lerte, rapide kaj longe.

Por la vespermanĝo ni ĉi-foje ne bezonis propran kuirilon, ĉar la ruldomo de la Verdaj Skoltoj estas bone ekipita.

Sesope

sabato, la 23-a de junio 2018
tago 14, 11:09-20:49, 76 km, ø 16,3 km/h, Σ 1047 km

La karavano grandiĝis al ses partoprenantoj, el tiuj kvar anoj de la Verdaj Skoltoj. Post bona matenmanĝo la starto multe prokrastiĝis, ĝis vere ĉiuj el ni estis pretaj.

Eddy gvidis nin laŭ bela vojo ĝis la apuda vilaĝo Rupelmonde. Temas pri grava loko por Duisburganoj, ĉar la plej fama Duisburgano Gerhard Mercator fakte ne estas el nia urbo, sed el Rupelmonde. Tie ni denove veturis trans la rivero Schelde, ĉi-foje per eta pramo. Aliflanke ni atingis la markanalon Bruselo-Schelde kaj sekvis ĝin.

En Bruselo ni haltis ĉe maroka kafejo en la kvartalo Laken, ĉar niaj belgianoj deziris spekti la piedpilkan ludon Belgio-Tunizio el la mondĉampioneco (Belgio gajnis 5:2). Dume la nefutbalemuloj aĉetis por la semajnfino en la apuda bazarstrato, kiu povus same bone troviĝi en Turkujo aŭ norda Afriko.

Al la kafejo venis ankaŭ nia amiko Bernard-Régis por ankaŭ kunbicikli. Kiam ni volis daŭrigi, evidentiĝis ke unue necesas pumpi liajn pneŭojn. Bedaŭrinde li nur povis kunveturi ĝis la rando de Bruselo, ĉar baterio de lia biciklo ne estis sufiĉe ŝargita. Bone ke ĉiuj aliaj en la karavano ne havas motoron.

Ni plu sekvis la kanalon, kiu nun nomiĝas kanalo Charleroi-Bruselo. Ĉe la piedo de la giganta ŝiplifto de Ronquières, Pjotr (Delfeno) devis forlasi la grupon. Apud la ŝnuregoj, kiuj tenas la basenojn, ni starigis niajn tendojn. La lifto havas du basenojn, ĉar la pezo de unu movas la alian. Kiam ŝipo enveturas basenon, ĝi elpelas ekzakte tiom da akvo, kiom ĝi mem pezas. Tial ambaŭ basenoj ĉiam estas sampezaj, ĉu kun, ĉu sen ŝipo.

La Verda Stelo

vendredo, la 22-a de junio 2018
tago 13, 15:54-0:26, 23 km, ø 12,9 km/h, Σ 971 km

Ni venis al Antverpeno ne nur, ĉar ni ŝatas viziti niajn amikojn, sed ĉefe por subteni la Esperanto-klubon “La Verda Stelo” pri ties agado. Jam antaŭ la tagmezo ni povis fari tion per intervjuo al ĵurnalisto de loka gazeto. Sekvatage aperis ĉi-tiu bela artikolo.

Posttagmeze ni kvinope biciklis al Antverpeno. Tio estas, ni biciklis unue reen al la pramo por atingi denove la alian flankon de la rivero. Poste ni prenis de tie rapidan ŝipon nomatan “akvobuso” ĝis la centro de la urbo. Por montri al ni kelkajn belajn lokojn, Eddy gvidis nin per kromvojoj al la nova komuna sidejo de La Verda Stelo kaj Flandra Esperanto-Ligo. Nur unu semajnon antaŭe ĝi estis inaŭgurita per granda festo.

Unue ni vespermanĝis kun la klubanoj. Ella kuiris bele per la ingrediencoj kiujn Eddy kunportis en utila unurada postveturilo. Poste ni prelegis pri tio, kio estas nia esperanta biciklo-asocio BEMI, kiel aperis la ideo por nia karavano, kaj kion ni travivis ĝis nun. Kaj Eddy montris la gazetartikolon pri la BEMI-karavano kiun li mem organizis antaŭ 29 jaroj al la Universala Kongreso en Brighton. En la foto aperas inter la multaj partoprenantoj ankaŭ la sinjoro, de kiu Lars en la sekva jaro aŭdis pri Esperanto kaj decidis lerni ĝin.

Ĉeestis ankaŭ klubano kiu venis el Gento, kaj juna Antverpena klubano kaj Verda Skoltestro, kiuj venis por kunbicikli en la venontaj tagoj. Tiel ni noktomeze rebiciklis la tutan vojon al Bazel sepope.

 

Tutan tagon kontraŭ forta vento

Por verki blogeron, necesas libera tempo kaj retkonekto, bona eĉ. Ambaŭ ni lastatempe ne havis, tial niaj artikoloj aperas kun prokrasto. Iuj eĉ timis, ke io okazis al ni. Kaj jes, io okazis. Sed laŭvice:

ĵaŭdo, la 21-a de junio 2018
tago 12, 8:03-21:15, 108 km, ø 13,5 km/h, Σ 876 km

Baldaŭ post nia starto de la tankekzercejo ni atingis la sekvan landlimon, kaj poste kanalon kiun ni planis sekvadi por longa tempo. Foje la kanalvojo estis aleo, kio bone helpis dum la forta kontraŭa vento.

Iam la vojo estis tamen barita kaj ni devis flankeniri ĝis ree al la nederlanda landlimo. Tio ne tre ĝenis, ĉar ni ĉiukaze havis rendevuon kun la prezidanto de BEMI ĉe glaciaĵejo en la vilaĝo Dessel. Ni ne atendis, ke ĝuste tie okazas granda metalmuzika festivalo. Ni hisis nian flagon, sed Carsten ne aperis, ĉar okazis fajrobrigada ekzerco en lia firmao, kaj li kiel respondeculo ne povis paŭzi tagmeze.

En Herentals ni plene meritis frandopaŭzon en kafejo post laciga batalado kontraŭ la vento.

Poste en la haveno necesis preni mallongan kromvojon, ĉar argano prenis el ŝipo iun polvan substancon kiu pluvis sur la vojon. Tiu kromvojeto estis tamen malfacila obstaklo. Sur la glitiga kruta surfaco Lars ne sukcesis sola puŝi sian “kamionon”.

Tiam venis pli bela sinua vojo laŭlonge de la rivero Kleine Nete. Post zigzagado tra la sudaj antaŭurboj de Antverpeno ni fine alvenis ĉe la rivero Schelde, kaj unue estis konfuzitaj, ĉu la pramŝipo veturos aŭ ne. Sed ĝi ja venis kaj restis nur mallonga vojo ĝis niaj gastigantoj Eddy kaj Ella. Ĵus antaŭ ol Eddy venis renkonti nin, Lars subite falis pro ellavita fendo inter betonplatoj; feliĉe ambaŭ, lia biciklo kaj li mem, ne vundiĝis.

Rekte antaŭ la domo de niaj gastigantoj troviĝis impona arbo, plantita post la unua mondmilito. Ĝia oficiala nomo estis “arbo de la libereco”, sed multaj preferis nomi ĝin “arbo de la paco”. Antaŭ nelonge ĝin atakis fungo, kaj necesis faligi tiun arbon. Nun staras en la sama loko portempa artaĵo farita el unu sola, 12 km longa ŝnuro. La artistino, kiu kreis ĝin, loĝas en Lisbono, kaj ni ricevis la mision transdoni korajn salutojn al ŝi.

 

Eksterlanden

merkredo, la 20-a de junio 2018
tago 11, 10:12-20:20, 95 km, ø 15,0 km/h, Σ 840 km

Matene ni ekveturis kun novaj fortoj de antaŭ nia verda domo kaj sentis kvazaŭ komenciĝus nova karavano.

Ankoraŭ en Duisburg ni transveturis la riveron Rejno per la biciklovojo apud la aŭtoŝoseo A40. Tiu ponto estas jam tre kaduka, ĉar ĝi tute ne estis konstruita por la densa kamiontrafiko kiun ĝi nun devas porti ĉiutage. Tial oni konstruos tre baldaŭ en la sama loko novan ponton. Ankaŭ tiu ponto havu biciklovojon. Nun estas granda disputo pri tio, kiom larĝa estu la biciklovojo. Iuj opinias, ke la biciklotrafiko iĝos pli kaj pli grava, kaj tial necesos biciklovojo laŭ la normoj de la jam ekzistanta rapidbiciklovojo. Aliaj diras, ke tio prokrastus la konstruadon de la ponto je tuta jaro. Vi ne dubu, kiun flankon subtenas ni.

En la regiono trans la Rejno la vilaĝoj jam havas nederlandlingvajn nomojn. En Aldekerk ni faris mallongan paŭzon apud la preĝejo kun multaj turetoj kaj refreŝiĝis ĉe la puto.

Post mallonge ni forlasis Germanujon por longa tempo. Ĉe la unua landlimo de la karavano ni estis bonvenigataj surprize ne en Nederlando, sed en ties provinco Limburgo.

En la urbo Venlo ni haltis ĉe la preĝejo de Sankta Marteno. De ekstere ĝi ne tre imponas, sed kiam ni eniris, ni tre miris pri la altaj kolonoj, detalriĉaj fenestroj kaj ora altaro.

Ekster la urbo ni tagmanĝis interalie la pladon el rizo kaj faboj volvitaj en bananfolioj. Tiujn faris por ni amikino kaj deponis en nia hejma fridujo.

Antaŭ la striita preĝejo de Meijel invitis puto al plia refreŝiĝo en tiu ĉi varma tago.

Post tiu vilaĝo ni komencis serĉi vendejon por aĉeti freŝajn legomojn por la vespermanĝo, sed nenion ni trovis. Ni tendumis sur militekzercejo kaj elturniĝis per vespermanĝo el tio, kion ni kunhavis. Estis bongusta, kaj la soldatoj, kiuj foje proksime preterpatrolis, aŭ ne rimarkis nin, aŭ intence ignoris.

Maltrafo en la propra urbo

lundo, la 18-a de junio 2018
tago 9, 9:50-16:57, 76 km, ø 16,4 km/h, Σ 663 km

Denove ni povis uzi belan biciklovojon sur iama fervojo. En la vilaĝo Sichtigvor ni pasis eĉ etan muzeon en vagonoj pri la historio de tiu fervojo.

Ni daŭrigis laŭ la barlago de la rivero Möhne. Atinginte la baraĵon, ni povis informiĝi pri la katastrofo okazinta antaŭ 75 jaroj: la brita aerarmeo sukcesis per specialaj bomboj detrui la baraĵon. La bomboj unue saltis sur la akvosurfaco por superi la reton, kiu protektas la muron kontraŭ torpedoj; poste sinkis antaŭ la muro por trafi en certa profundeco ĝian plej malfortan lokon. La rezulta inundo mortigis multajn homojn en la tuta valo. La celo estis malhelpi la armilproduktadon en la proksima Ruhr-regiono. Tiun celon oni ne atingis, sed inter la mortintoj estis multaj enŝlositaj trudlaboristoj.

Sekvante la riveron Ruhr, ni atingis niajn gastigantojn en la urbo Schwerte. Ili estas aktivaj esperantistoj kaj biciklistoj, do en bona etoso ni kune kuiris kaj babilis. Kiel partoprenintoj en BEMI-karavanoj, ili sciis pri la graveco de akraj tranĉiloj.

mardo, la 19-a de junio 2018
tago 10, 8:59-16:06, 82 km, ø 16,3 km/h, Σ 745 km

Ni ne povis ĝustatempe starti, ĉar pneŭo de Melanie bezonis flikadon. Nia itinero kondukis nin plu laŭ la rivero Ruhr. La biciklovojo estas tre agrabla, en unu loko havas eĉ pramŝipeton kun laŭvola pago.

Kun nia amaso da pakaĵoj ni estas tre malrapidaj ĉe deklivoj, do ni lastmomente decidis ne preni mallongigon trans monto, sed plu sekvi la riveron. Sed tie ni iom perdiĝis, kaj ankaŭ bovoj kaj kanadaj anseroj baris la vojon. Do ni ne ŝparis tempon, kaj atingis rendevuejon en la urbo Essen kun 35-minuta malfruo. La loka radio la antaŭan dimanĉon anoncis ke eblos akompani nin ekde tie. Ni pardonpetas, se iu vane tien venis.

La sekvan rendevuejon en Mülheim ni atingis akurate; neniu aperis, kaj ni ne miris pri tio, ĉar fakte la vetero ne tiom invitis al biciklado: ŝprucpluvetis duonon de la tempo.

Al Duisburg ni atingis ĝustatempe, sed nia amiko de la bicikloklubo lastmomente ŝanĝis la lokon sen informi nin. Li ja provis, sed ni ne aŭdis ke li alvokas. Tial ni bedaŭrinde maltrafis urbestron kiu atendis por saluti nin.

Estis sufiĉe stranga sento resti por unu nokto hejme, dum ni jam vojaĝadas. Ni povis uzi la okazon por solvi diversajn aferojn por kiuj ni ne plu havis tempon antaŭ la ekvojaĝo. Plej grave estis anstataŭigi diversajn partojn de la biciklo de Christine. Ralf Wißdorf de la moviĝanta riparejo Mobile Fahrradwerkstatt ŝanĝis la tutan peladan sistemon kaj la malantaŭan radon. Espereble ĉio bone eltenos nun ĝis Lisbono kaj reen.

 

 

De Hameln ĝis Warstein

sabato, la 16-a de junio 2018
tago 7, 9:43-19:55, 82 km, ø 15,1 km/h, Σ 526 km

Matene akompanis nin nia gastiganto Klaus per sia trirada kuŝbiciklo. Bedaŭrinde li estas malsana kaj devis adiaŭi jam rande de la vilaĝo. Ni certas ke li kunveturus longan distancon se li rajtus.

La urbon Hameln ni devis denove trapasi kaj ni renkontiĝis tie kun du pliaj membroj de la loka bicikloklubo. Estas bele, ke en Hameln la bicikloklubanoj bone konas la Esperanto-klubanojn kaj inverse. Fritz kaj Matthias pretis akompani nin dum plejparto de la tago. Kompreneble ili konas la vojojn pli bone ol ni, do estis vere utile kaj agrable bicikli kun ili.

Ĉe la supra fino de la barlago de Schieder ni kune manĝis, kaj tiam ili adiaŭis, ĉar ili ja bezonis ankoraŭ reveturi.

Horn estis la lasta urbeto antaŭ ol ni devis grimpi trans serioza montaro, do ni unue manĝis ankoraŭfoje el nia granda stoko da dolĉaĵoj. Ĉar estis ankoraŭ frue, ni decidis ne aĉeti jam por la vespermanĝo, sed unue atingi la alian flankon. El la du eblaj vojoj ni decidis ne preni tiun kiun ni jam preparis, kun asfalto sed granda alteco. Ni elektis biciklovojon grandparte senasfaltan tra arbaro paralele al granda strato. Kun niaj pneŭoj ĝi estis ja bone veturebla, sed ni ne rekomendus ĝin por kurbiciklo.

Nian decidon ne treni legomojn kaj akvon trans la monto ni bedaŭris, ĉar ni preterpasis lokon ĉe rivereto kiu estus perfekta por tendumi. Sed ni ja ne havis ion por kuiri.

Post kiam ni atingis urbon kun superbazaro, ni aŭdacis elekti tenisludejon por la tranoktado. Ne nur tablojn kaj seĝojn ni tie havis, sed eĉ elektron kaj tegmenton, do plian fojon ni dormis sen starigi tendon.

dimanĉo, la 17-a de junio 2018
tago 8, 9:17-16:35, 61 km, ø 14,2 km/h, Σ 587 km

Post nia matenmanĝo ni intencis profiti de la elektro por daŭrigi la blogadon, sed jam je 8:30 aperis la tenisludantoj do ni devis haste paki kaj foriri. Bone ke ni estis jam preskaŭ pretaj.

Tra la urbo Paderborn ni trovis bonajn biciklovojojn, parte sur iamaj fervojoj. Dum preskaŭ la tuta tago ni bezonis bicikladi supren, kaj tio estis sufiĉe malfacila, ĉar konstante blovis forta kontraŭa vento. Niaj gastigantoj en Warstein Uŝi kaj Oto estas tre aktivaj esperantistoj. Ilia domo havas eĉ kursĉambron plenan de esperantaĵoj. Venis pluraj gastoj, el kiuj du ne-esperantistoj, sed biciklistoj. Post abunda kradrostfesto ni prelegis al ĉiuj pri nia vojaĝo.

De Herzberg al Hameln

ĵaŭdo, la 14-a de junio 2018
tago 5, 11:30-20:22, 76 km, ø 16,1 km/h, Σ 401 km

Dum la nokto revenis Zsofia Kóródy el Hungarujo, do ni babilis, ŝi montris al ni la Internacian Centron, kaj ni montris niajn bildojn el la unuaj kvar tagoj de nia karavano. Tiel la mateno pasis tre rapide, kaj kiam ni volis ankoraŭ verki blogeron, ni konstatis ke jam tro urĝas ke ni ekveturu.

Ni trovis trankvilajn vojojn, kie Najeli povis ankaŭ ludi foje kun aliaj hundoj.

La unua tagmanĝo estis interalie bongustaj lokaj fragoj.

La biciklovojo estis parte apud fervojlinio kun bariloj kie necesas alvoki por lasi ilin malfermi.

En tuneleto sub strato kaŝis sin belega ruĝa vulpo

La urbo Einbeck ravis nin per sia malnova urbocentro kun multaj faktrabaj domoj.

Duan tagmanĝon antaŭ la grimpado trans la montareto Solling ni havis sur bela ludejo.

Vespere ni veturis sur vojo kiu estas sur nia mapo markita kiel biciklovojo sur iama fervojo; sed fakte ĝi estas nur pado ne tre bone veturebla. Tamen ni ne bedaŭris veturi tie, ĉar ni trovis forlasitajn trajnvagonojn. Ni eĉ konsideris tranokti en unu, ĝis Lars akcidente faligis neston de sovaĝaj abeloj. Feliĉe ili ne pikis, sed estis timiga momento. Nian vespermanĝon ni povis apude kuiri sub tegmento, kaj krano eĉ provizis akvon por lavado.

vendredo, la 15-a de junio 2018
tago 6, 10:21-17:08, 43 km, ø 15,0 km/h, Σ 444 km

Matene vekis nin malforta pluvo, do la tegmento super nia manĝejo estis tre bonvena. Ĝis nia ekveturo ĉesis pluvi, kaj ni daŭrigis sur la pado jen apud, jen inter la malnovaj reloj. Foje kreskis tie arbaraj fragetoj, kiujn ni ne povis rezisti.

Baldaŭ ni atingis la riveron Weser kaj daŭrigis laŭ ĝia bordo sur populara biciklovojo. 

akvokastelo Hehlen
La nuklea centralo Grohnde estas unu el ok kiuj ankoraŭ funkcias
Publikaj bicikloripariloj

En Tündern ĉe la ventmuelejo atendis nin tri lokanoj: du aktivuloj de la loka bicikloklubo ADFC, kaj Heinz Sprick, la ĉefa aktivulo de la Esperanto-grupo Hameln. Ili akompanis nin ĝis la urbo, kaj la Esperanto-grupo invitis ĉiujn al tagmanĝo sur la teraso de restoracio kun rigardo al la rivero. Alvenis ankaŭ nia gastigantino Waltraut.

Poste Heinz gvidis nin tra la bela urbocentro de Hameln, kiu estas fama pro la legendo de ratkaptisto. 

urbomodelo kun brajla skribo por blinduloj

Fine li biciklis kun ni al la domo de Waltraut kaj Klaus, 12 km ekster la urbo. Unue ili invitis nin al manĝado de fragotorto en ilia ĝardeno, kiu estas vera paradizo.
Niaj gastigantoj bonege zorgis pri ni, eĉ lavis niajn malpurajn vestaĵojn, kaj vespere alvenis ankoraŭ pluraj gastoj por aŭskulti pri niaj travivaĵoj.

 

Unuaj fotoj!

Finfine ni havas sufiĉe da tempo, elektro kaj retkonekto por montri al vi la bildojn el la unuaj karavanaj tagoj.

Sabato, 9-a de junio: prologo en Berlino
(legu pri tiu tago en la blogero Festo por ni)

Dimanĉo, 10-a de junio: Berlin-Neuendorf
(legu pri tiu tago en la blogero Bona komenco kun surpriza koncerto)

Lundo, 11-a de junio: Neuendorf-Aken
(legu pri tiu tago en la blogero Unua paneo)

Mardo, 12-a de junio: Aken-Hohlstedt
(legu pri tiu tago en la blogero Unuaj montoj ĝis Herzberg)

Merkredo, 13-a de junio: Hohlstedt-Herzberg
(legu pri tiu tago en la sama blogero Unuaj montoj ĝis Herzberg)

Unuaj montoj ĝis Herzberg

Ni ŝatus afiŝi raportojn ĉiutage, sed kiam ni plurajn noktojn sinsekve tendumas sovaĝe, malfacilas retkonekto, kaj iam elĉerpiĝas la baterio de la komputilo. Tial nun sekvas du tagaj raportoj en unu artikolo, kaj pri fotoj vi devas daŭre pacienci.

mardo, la 12-a de junio 2018
tago 3, 7:34-20:56, 102 km, ø 14,3 km/h, Σ 253 km

Ni startis tre frue, ĉar du tagojn sinsekve ni ne atingis la necesan averaĝan distancon. La vekhorloĝo sonoris je 5:30, kaj du horojn poste ĉio estis enpakita kaj ni ekveturis. La vento blovis el ĉiuj direktoj, sed ĉefe kontraŭ ni. Tio plej ĝenis al Lars, kiu ja tiras la hundoĉaron kun la granda Esperanto-flago. Plurfoje ni devis doni al li ventombron por bone progresi.

Apud ŝtoneta vojo ni kolektis multe da ĉerizoj kaj por tuj manĝi kaj por kunporti kiel provianton. Poste ni preterpasis tre vastajn basenojn: en Bernburg troviĝas delonge fabriko de sodo. Por produkti la sodon, ĝi bezonas du krudmaterialojn: kalkŝtonon kaj salon. La kalkŝtono venas el apudaj minejoj kaj la salon oni ricevas el bortruoj tra kiuj oni pumpas akvon ĝis profundaj salkavoj. Rezultas la sodo, kaj akvo kiu enhavas nedeziratan kalciokloridon. Tra longaj tuboj oni pumpas tiun fluaĵon en la basenegojn, por ke kolektiĝu la firmaj partikloj sur la fundo. Aspektas kiel pejzaĝo sur fremda planedo.

Krom tion Bernburg havas tre imponan kastelon, kun pluraj konstruaĵoj en diversaj koloroj kaj stiloj, tronantaj sur monteto apud la rivero Saale. Tiun ni nun sekvis dum iom da tempo, sed pro ŝanĝo de la valo ni devis baldaŭ ekgrimpi. En Sandersleben ni manĝis la ĉerizojn kaj pli. Krome ni povis akiri tie bonan salamon kun kumino – tre bongusta.

Nun ni devis transveturi la orientan parton de la montaro Harz. Plejparte la kruteco estis agrable milda, eĉ kontraŭ la vento ni estis sufiĉe rapidaj. Post kurboplena malsupreniro al Sangerhausen ni komencis serĉi lokon por tranokti. Ni trovis ŝajne forlasitan dometon sen pordoj kaj fenestroj kaj komencis tie kuiri. Ni surpriziĝis kiam tamen haltis aŭto kaj elvenis sinjoro, kiun ni do devis demandi, ĉu li kontraŭus se ni tie tranoktus. Li klarigis ke baldaŭ oni ŝlosos la pordegon tra kiu ni venis, sed permesis al ni finkuiri kaj manĝi. Li afable proponis ke ni poste tranoktu apud kabano lia sur proksima monteto.

La homoj, kiuj devis ŝlosi la pordegon, aperis pli frue ol anoncite, do ni devis iom haste enpaki ĉion post nia vespermanĝo kaj forbicikli. Pri la grimpado al la monteto ni tamen rezignis, ĉar survoje ni trovis taŭgan angulon sur herbejo.

merkredo, la 13-a de junio 2018
tago 4, 8:21-16:30, 72 km, ø 14,7 km/h, Σ 325 km

Antaŭ la ekveturo Christine klopodis ripari ion ĉe siaj rapidumoj, ĉar ili malbone funkciis. Sed iel la ŝaltilo dume tute rompiĝis. Kun helpo de Lars ŝi flikis ĝin per kablofiksiloj kaj sesangula ŝraŭbturnilo. Tio sufiĉis por atingi ĝis la sekva urbo Nordhausen, kie ni vizitis la biciklovendejon Limmer. Surprize, la estrino elvenis kaj tuj rekonis la Esperanto-flagojn. Ŝi eĉ paroletis iom, ĉar ŝi antaŭ longa tempo eklernis la lingvon. Ni ricevis bonegan servon, eble pro tio. Ne nur la rapidumŝaltilon ni anstataŭis, sed ankaŭ Lars akiris novajn bicikloŝuojn, Melanie sunokulvitrojn. Ni povas rekomendi tiun speciale bonan familian entreprenon.

Nun necesis iom hasti, ne nur pro la longa halto, sed ankaŭ pro la kontraŭa vento kaj la montoj, kiujn ni ankoraŭ frontis por atingi al Herzberg, kie ni anoncis nin inter la 16-a kaj 17-a horo. Per bona kunlaboro ni sukcesis alveni je 16:30.

Akceptis nin Petro Zilvar kaj regalis nin per salatoj, picoj, trinkaĵoj kaj deserto. Dum ni ankoraŭ manĝis, alvenis multaj esperantistoj el la ĉirkaŭaĵo. Ni prelegetis pri tio, kiel naskiĝis la projekto de nia vojaĝo, kion ni travivis ĝis nun, kaj kiel ni planas daŭrigi. Ankaŭ pri la planoj por bicikla semajno de BEMI en Herzberg fine de junio 2019 ni interparolis.

Je noktiĝo loka Esperanto-skoltino montris al ni la urbon per bela truko: ni serĉis restoracion, kaj trovis unu post la alia fermita, ĝis ni plenumis jam grandan rondiron tra la urbo. Finfine unu bona picejo estis ankoraŭ malferma.