Sesope

sabato, la 23-a de junio 2018
tago 14, 11:09-20:49, 76 km, ø 16,3 km/h, Σ 1047 km

La karavano grandiĝis al ses partoprenantoj, el tiuj kvar anoj de la Verdaj Skoltoj. Post bona matenmanĝo la starto multe prokrastiĝis, ĝis vere ĉiuj el ni estis pretaj.

Eddy gvidis nin laŭ bela vojo ĝis la apuda vilaĝo Rupelmonde. Temas pri grava loko por Duisburganoj, ĉar la plej fama Duisburgano Gerhard Mercator fakte ne estas el nia urbo, sed el Rupelmonde. Tie ni denove veturis trans la rivero Schelde, ĉi-foje per eta pramo. Aliflanke ni atingis la markanalon Bruselo-Schelde kaj sekvis ĝin.

En Bruselo ni haltis ĉe maroka kafejo en la kvartalo Laken, ĉar niaj belgianoj deziris spekti la piedpilkan ludon Belgio-Tunizio el la mondĉampioneco (Belgio gajnis 5:2). Dume la nefutbalemuloj aĉetis por la semajnfino en la apuda bazarstrato, kiu povus same bone troviĝi en Turkujo aŭ norda Afriko.

Al la kafejo venis ankaŭ nia amiko Bernard-Régis por ankaŭ kunbicikli. Kiam ni volis daŭrigi, evidentiĝis ke unue necesas pumpi liajn pneŭojn. Bedaŭrinde li nur povis kunveturi ĝis la rando de Bruselo, ĉar baterio de lia biciklo ne estis sufiĉe ŝargita. Bone ke ĉiuj aliaj en la karavano ne havas motoron.

Ni plu sekvis la kanalon, kiu nun nomiĝas kanalo Charleroi-Bruselo. Ĉe la piedo de la giganta ŝiplifto de Ronquières, Pjotr (Delfeno) devis forlasi la grupon. Apud la ŝnuregoj, kiuj tenas la basenojn, ni starigis niajn tendojn. La lifto havas du basenojn, ĉar la pezo de unu movas la alian. Kiam ŝipo enveturas basenon, ĝi elpelas ekzakte tiom da akvo, kiom ĝi mem pezas. Tial ambaŭ basenoj ĉiam estas sampezaj, ĉu kun, ĉu sen ŝipo.

2 pensoj pri “Sesope”

  1. Mi legas cxiam volonte kaj kun granda amuzo pri viaj aventuroj !! Cxi foje mi laute ridis, kiam mi legis ke la belga samideano ne havis suficxe da kurento en la baterio de la biciklo !!!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *