Tutan tagon kontraŭ forta vento

Por verki blogeron, necesas libera tempo kaj retkonekto, bona eĉ. Ambaŭ ni lastatempe ne havis, tial niaj artikoloj aperas kun prokrasto. Iuj eĉ timis, ke io okazis al ni. Kaj jes, io okazis. Sed laŭvice:

ĵaŭdo, la 21-a de junio 2018
tago 12, 8:03-21:15, 108 km, ø 13,5 km/h, Σ 876 km

Baldaŭ post nia starto de la tankekzercejo ni atingis la sekvan landlimon, kaj poste kanalon kiun ni planis sekvadi por longa tempo. Foje la kanalvojo estis aleo, kio bone helpis dum la forta kontraŭa vento.

Iam la vojo estis tamen barita kaj ni devis flankeniri ĝis ree al la nederlanda landlimo. Tio ne tre ĝenis, ĉar ni ĉiukaze havis rendevuon kun la prezidanto de BEMI ĉe glaciaĵejo en la vilaĝo Dessel. Ni ne atendis, ke ĝuste tie okazas granda metalmuzika festivalo. Ni hisis nian flagon, sed Carsten ne aperis, ĉar okazis fajrobrigada ekzerco en lia firmao, kaj li kiel respondeculo ne povis paŭzi tagmeze.

En Herentals ni plene meritis frandopaŭzon en kafejo post laciga batalado kontraŭ la vento.

Poste en la haveno necesis preni mallongan kromvojon, ĉar argano prenis el ŝipo iun polvan substancon kiu pluvis sur la vojon. Tiu kromvojeto estis tamen malfacila obstaklo. Sur la glitiga kruta surfaco Lars ne sukcesis sola puŝi sian “kamionon”.

Tiam venis pli bela sinua vojo laŭlonge de la rivero Kleine Nete. Post zigzagado tra la sudaj antaŭurboj de Antverpeno ni fine alvenis ĉe la rivero Schelde, kaj unue estis konfuzitaj, ĉu la pramŝipo veturos aŭ ne. Sed ĝi ja venis kaj restis nur mallonga vojo ĝis niaj gastigantoj Eddy kaj Ella. Ĵus antaŭ ol Eddy venis renkonti nin, Lars subite falis pro ellavita fendo inter betonplatoj; feliĉe ambaŭ, lia biciklo kaj li mem, ne vundiĝis.

Rekte antaŭ la domo de niaj gastigantoj troviĝis impona arbo, plantita post la unua mondmilito. Ĝia oficiala nomo estis “arbo de la libereco”, sed multaj preferis nomi ĝin “arbo de la paco”. Antaŭ nelonge ĝin atakis fungo, kaj necesis faligi tiun arbon. Nun staras en la sama loko portempa artaĵo farita el unu sola, 12 km longa ŝnuro. La artistino, kiu kreis ĝin, loĝas en Lisbono, kaj ni ricevis la mision transdoni korajn salutojn al ŝi.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *