Laŭ la rivero Loire [Luar’]

mardo, la 3-a de julio 2018
tago 24, 8:47-19:25, 97 km, ø 16,1 km/h, Σ 1697 km

Venis la tago por daŭrigi la karavanon duope. Sur la teraso kun rigardo al la bela ĝardeno adiaŭis nin ne nur nia gastigantino Marcelle sed ankaŭ Melanie kaj Simon – ili revojaĝis tra Reims al Givet ĉe la landlimo kun Belgio.

Ni forlasis la urbon Orléans per la ponto de Eŭropo kun sia oblikva arko, verko de la fama hispana arkitekto Calatrava. Tie ni komencis sekvi la riveran biciklovojon, Eurovelo 6.

Ni ŝanĝis la bordon denove en Meung-sur-Loire, kun rigardo al la fundamentoj de ponto el la mezepoko. La rekonkero de tiu ponto per la armeo de Jeanne d’Arc estis turnpunkto en la centjara milito inter Francujo kaj Anglujo.

Ĉe la alia flanko ni renkontis biciklistan paron el Katalunujo kiu faris vojaĝon laŭ la rivero. Ni iom babilis kaj dividis manĝon.

Se ni scius ke post malmultaj kilometroj atendas nin kreeme ornamita loko, La Corne des Pâtures, ni preferus paŭzi tie. Tamen ne klaras al ni, kion oni volas esprimi per la nomo “La Korno de la Paŝtejoj”.

Ankaŭ en Beaugency troviĝas tre bela ponto kun arkoj en diversaj stiloj.

Ankaŭ poste ni trovis interesajn lokojn apud la biciklovojo.

Ni ne havis tempon por viziti la urbon Blois, sed ni povis konstati ke ĝi ja estas vizitinda; ni devas iam reveni.

Ĉu vi havas ideon, kion vi vidas sur jena bildo?

Ne temas pri muro kun spirala bildo. Estas ŝtuparo omaĝanta la fizikiston Denis Papin, kun bildoj gluitaj sur la vertikalajn surfacojn de ĉiu ŝtupo, kreantaj iluzian bildon el ĉi tiu prespektivo. Kaj oni ofte ŝanĝas la iluzibildon.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *