Du tagoj en Orléans

dimanĉo, la 1-a de julio 2018
tago 22, 6:36-8:59, 36 km, ø 17,7 km/h, Σ 1590 km
10 km en la urbo, Σ 1600 km

La vekhorloĝo sonoris antaŭ la sunleviĝo, je la 4:50. Ni bone matenmanĝis kaj je la sesa kaj duono jam ekbiciklis, unue ĝis bela okbranĉa kruciĝo en arbaro. La lokon ni jam konis de antaŭaj bicikladoj kaj ni sciis ke post la kruciĝo la plej rekta vojo estos malbona. Do ni prenis alian vojon kiu ne estis vera kromvojo sed multe pli bone biciklebla. En la trankvilo de la mateno kun pura aero ni rapide progresis kaj tre ĝuis la bicikladon. Atinginte niajn gastigantojn, ni eĉ havis tempon por dua matenmanĝo antaŭ la renkontiĝo de la Esperanto-klubo.

Pierre organizis por ni specialan gvidadon tra la kvartalo Fleury-les-Aubrais: ni vizitis plurajn lokojn kies nomoj rilatis al Esperanto aŭ al homoj kiuj esprimis sin pri ĝi aŭ ĝenerale pri la demando de universala lingvo. La rakontoj estis tre interesaj kaj faris la gvidadon nekutima. Ni revenis al la renkontiĝejo kaj manĝis memkuiritajn pladojn. Fine eĉ venis ĵurnalistino, kaj rezultis jena artikolo en la loka gazeto La République du Centre: https://www.larep.fr/fleury-les-aubrais/2018/07/05/sur-les-routes-de-lesperanto-de-berlin-a-lisbonne_12913472.html

Posttagmeze ni ankoraŭ vizitis la feston kiun ni maltrafis la antaŭan tagon. Temis pri foiro en kiu prezentis sin diversaj asocioj de la maldekstra movado. Inter tiuj estis ankaŭ EDE, la Esperanto-partio “Eŭropo Demokratio Esperanto”. Pli interesa ni trovis asocion por subteno de etaj bienistoj. Krome partoprenis biciklo-riparisto kiu havas memservan riparejon. De li ni akiris novajn pneŭojn por la ĉaro de Najeli.

lundo, la 2-a de julio 2018
tago 23, senbicikla en Orléans

Post kvar malfacilaj tagoj, ni ĝuis senbiciklan tagon ĉe niaj afablaj gastigantoj. Ni utiligis la tempon ĉefe por plani la itineron de la venontaj etapoj, kaj anstataŭi la pneŭojn de la postveturilo.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *