Amikumu utilas

merkredo, la 4-a de julio 2018
tago 25, 8:47-19:25, 97 km, ø 16,1 km/h, Σ 1792 km

La valo de la rivero Loire [Luar’] estas fama pro siaj multaj belaj kasteloj. Kelkajn el ili ni preterpasis, sed plej ofte en tia distanco, ke ni ne povis admiri ilin. Por vizito ĉiuokaze mankis tempo, ĉar la malfacilaĵoj de la antaŭa semajno perdigis al ni proksimume du tagojn kompare al nia plano. Ni devis plu hasti por regajni la tempon. Jen la kastelo de Amboise, kiun ni preterpasis matene.

Tagmeze nia itinero kondukis nin tra la rando de la urbego Tours, interalie tra strato kun fotinda nomo.

Dum kelkaj kilometroj ni ne plu sekvis la Loire, sed la riveron Cher [ŝer] antaŭ ilia kunfluo.

Sub aŭtoŝosea ponto ni trovis trankvilan lokon por tagmanĝeto. La blua fromaĝo ja estis bongusta, ne pro la farbo sed pro la kumino en ĝi. Post la kaso en la superbazaro ni tamen sentis nin trompita, ĉar la ruĝa etikedo ne indikis la prezon, sed rabaton kiun ni ricevus se ni havus klientokarton.

Plian manĝopaŭzeton kun glaciaĵo ni havis ĉe la rivera biciklovojo en Savonnières.

Ĝis tie la vojo estis tre bona, sed baldaŭ sekvis parto kun tre kruda pavimo. Ni decidis preni alian vojon, kio kondukis nin mallonge sur apenaŭ bicikleblan padon. Tamen sukcesa aventuro, ĉar tie ni plukis multe da sovaĝa meliso el kio ni vespere kuiris tre bongustan teon.

Poste ni havis denove tre bonan vojon sur etaj stratoj, ĝis ni devis definitive adiaŭi de la rivero Loire, kiu plu fluas okcidenten, dum ni direktis nin suden.

Sur la montetoj inter la riveroj Indre kaj Vienne trafis nin mallonga sed tre intensa pluvego. Kvankam ni bele malsekiĝis, tio ne multe ĝenis nin post pluraj sufiĉe varmaj tagoj.

Ĉe la vilaĝo Beuxes ni trovis terenon tre bonan por tendumado: granda herbejo ĉe fiŝlago, sur kiu Najeli povis bele ludi, kaj kun kabano sub kies tegmento ni povis sekigi niajn vestaĵojn. Ankaŭ benkoj kaj tabloj troviĝis por kuiri kaj manĝi, kaj eĉ necesejo neŝlosita. Ni ŝercis, ke nur mankas ankoraŭ elektro por nomi la lokon perfekta – kaj tiam ni vidis, tute supre sub la tegmento, elektringojn! Bone, ke ni kunhavis plilongigan kablon.

ĵaŭdo, la 5-a de julio 2018
tago 26, 9:37-20:15, 86 km, ø 13,8 km/h, Σ 1878 km

Ĉu vi scias kio kreskas ĉi tie?

La vetero denove ne estis stabila – aperis pluraj fulmotondroj. Ĉi foje ni bone sukcesis navigi tra inter ili, aŭ ĝustatempe atingi ŝirmejon.

Dum la tuta vojaĝo ni kutime kontrolis per la poŝtelefona programo Amikumu, ĉu estas esperantistoj en la lokoj tra kiuj ni biciklos la sekvan tagon. Ofte homoj ne respondis, verŝajne ĉar ili ne legis niajn mesaĝojn ĝustatempe. Aŭ se ili ja respondis, ili normale ne havis tempon por spontanee renkonti nin. Al la vilaĝo La Peyratte ja venis Kristin’, britino kiu laboras kiel instruistino en la apuda urbo Parthenay. Ŝi eĉ regalis nin per teo, kaj speciala kuko de la regiono kiu estas bakita tute nigra. Tre bongusta!

La placon, kie ni renkontiĝis, ornamas alta monumento, kolono kun kruco sur la pinto, tiel nomata hosana kruco, tipa por okcidenta Francujo.

Kiam ni planis la itineron por tiu ĉi tago, ni imagis facilan bicikladon kun nur unu milda monto. Ni tute preteratentis, ke la vojo senĉese iras supren-malsupren, neniam longe, sed ofte tre krute. Ĉe unu el tiuj pintoj ni trovis bone kaŝitan kampon sur kiu ni povis tendumi, kaj kie Najeli povis fosi grandan truon.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *