Pliaj bonkoraj homoj

sabato, la 30-a de junio 2018
tago 21, 7:08-21:34, 116 km, ø 16,8 km/h, Σ 1554 km

Denove ni tre frue eltendiĝis, pakis ĉion, matenmanĝis bele kun niaj gastigantoj, kaj ekbiciklis jam je la sepa horo. Ni ja volis atingi ĝis Orléans en la sama vespero, kie niaj gastigantoj proponis ke ni partoprenu kun ili en festo de alternativaj organizoj. Pro la perdita duona tago, restis ankoraŭ 151 km ĝis tiu celo. Se la dorsvento daŭros, kaj ni paŭzos kun disciplino, ni eble sukcesos.

Jeremy akompanis nin en la unua horo, en kiu ni jam sukcesis 21 km ĝis la urbo Montereau-Fault-Yonne. Tie ni havis duan matenmanĝon ĉe la kunfluejo de la riveroj Yonne kaj Seine.

En la tre pitoreska urbeto Moret-Sur-Loing ni haltis nur momenton por foti, tiam ni daŭrigis laŭ la kanalo inter la riveroj Seine kaj Loire. La vojoj tie estas parte sen asfalto, kio sufiĉe bremsis nian progreson. Krome fariĝis pli kaj pli varme, kaj kiam ni atingis la urbon Nemours, necesis siesti. Apud la kastelo ni trovis belan lavejon kie ni povis malvarmigi niajn botelojn kaj fruktojn en la akvo, manĝi kaj dormeti.

Ankoraŭ estis varmege kiam ni daŭrigis, ĉar ni ne havis tempon. La kanalon ni sekvis plu ĝis la urbo Château-Landon. En tre kruta strato, Melanie rekonis certan domon:

Antaŭ unu jaro ŝi kun la fratino Alina jam veturis parte la saman itineron. Dum ilia vojaĝo ili ofte ne sukcesis la tagan averaĝon pro la varmego. Pro tio en iu tago ili vespere, kiam jam estis tempo starigi la tendon, ankoraŭ estis en Château-Landon anstataŭ ie en la kamparo, kie eblus meti la tendon. Tute elĉerpitaj ili decidis provi trovi lokon en la parko, sed daŭre estis homoj tie kiuj, post demandado, diris ke ankaŭ tre malfrue vespere ankoraŭ estos homoj en la parko. Do ili reiris al strato, kie ĉe domoj kun grandaj ĝardenoj ili rigardis ĉu estas iu por demandi, ĉu ili rajtus tendumi en la ĝardeno. Unu homon ili sukcesis demandi, sed tiu neis kaj do ili devis pluveturi. Antaŭ tio Alina volis iri al necesejo en la parko, sed ne estis. Do ŝi trovis lokon inter arbustoj dum Melanie atendis ĉe enveturejo de korto.

Dum ŝi atendis tie venis aŭto kaj enveturis. La ŝoforo mansvingis, kaj kiam Alina revenis, ili decidis demandi ankoraŭ lastan fojon ĉu ili rajtus starigi la tendon en la ĝardeno de tiuj homoj. Kaj ili diris JES! Kontentaj Alina kaj Melanie komencis malpaki la bluan tandemon kaj elekti lokon por la tendo. Sed antaŭ ol ili povis komenci starigi ĝin la tre ege bonkora virino invitis ilin al la domo kaj montris al ili ĉambron kun litoj. Eĉ propran banĉambron kun duŝejo kaj elrigardo al la parko ili havis! Tre ĝentile la paro zorgis pri la elĉerpitaj biciklistinoj. Ili kuiris vespermanĝon, multe babilis kaj ridis kun ili. Evidentiĝis ke ankaux la paro ĵus revenis de ferioj. Ĉe ili Melanie lernis kio estas tizano. Post matenmanĝo Melanie kaj Alina skribis en la gastolibron. Tre bonkoraj kiel ili estas, la viro ankoraŭ akompanis la knabinojn al la rando de la vilaĝo kaj sendis ilin kun nova forto al Greziljono.

Ni sonorigis por nur saluti mallonge, sed neniu malfermis dum kelkaj minutoj. Kiam ni jam pretis pluveturi, tamen malfermiĝis la pordo, kaj Johanne kaj Daniel kun tiu sama bonkoreco invitis nin en sian domon, kaj regalis nin per teo kaj malvarmaj trinkaĵoj. Ni volonte akceptis, ĉar pluveturi en la varmego ŝajnis neeble.

Renkonti en du sinsekvaj tagoj tiajn bonajn homojn plenigis niajn korojn per granda ĝojo.
La proponon pasigi la nokton tie ni tamen malakceptis. Ni korespondis kun nia gastiganto Pierre, ke al la festo ni certe ne sukcesos alveni, sed ke ni tamen provos atingi ilin ankoraŭ samtage. Nur ke tio povus daŭri ĝis noktomezo. Kaj kiel planon B ni pripensis ie survoje ankoraŭfoje tendumi kaj daŭrigi frumatene, ĉar la grava renkontiĝo kun la loka klubo estis anoncita por la 10-a horo. Nia interkonsento estis, ke ni plubiciklu laŭ la plano A – atingi ĝis Orléans – dum ĉiuj volas tion; sed ke sufiĉu unu el ni, kiu ne plu emas, kaj ni ŝaltu al plano B.

Vespere Daniel denove akompanis nin ĝis la urborando kaj faris adiaŭan foton, kaj tiam ni daŭrigis kun novaj fortoj okcidenten. Longe la plano A ŝajnis plenumebla. Kiam la suno jam staris malalte, aperis tamen ĉe ĉiuj ni laceco post la longa tago, kaj ni baldaŭ elektis lokon por tendumi kaj rampis en niajn dormsakojn sen vespermanĝo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *