La mirinda Reims

merkredo, la 27-a de junio 2018
tago 18, senbicikla

En Reims ni estis invititaj de la loka Esperanto-grupo sub gvido de kanadanino Jennifer Fandard. Ŝi organizis intervjuon kun ĵurnalistino de la loka gazeto L’Union. Laŭ Jennifer, ŝi jam foje provis interesi la ĵurnalistinon pri Esperanto, sed vane. Nia ĉeesto tamen instigis ŝin veni por ekscii pri nia vojaĝo. En tre bona etoso ni parolis kun ŝi. Helpis ŝajne, ke ankaŭ ŝi suferas pro alergio kontraŭ sunlumo, same kiel Melanie. Ŝi ankaŭ mem fotis, kio ne estis facila en la helega tagmezo. Kelkajn semajnojn poste, en semajnfina eldono, aperis tre bela artikolo, tute laŭ nia gusto, eĉ kun mencio de Esperanto-kurso okazonta en la urbo. Ni esperas, ke tio utilos al la klubo de Reims.

Poste venis kelkaj klubanoj kiuj havis tempon, unue por manĝeti kun ni. Komune ni vizitis la ĉefajn vidindaĵojn de la urbo. Elstaras la katedralo.

Tre bela ni trovis ankaŭ la bibliotekon donacitan al la urbo post la unua mondmilito de la usona mecenato Carnegie.

Ni vizitis ankaŭ la bazilikon St. Rémy.

En la vespero la klubo organizis por ni festmanĝon kun kradrostado, kaj venis pliaj klubanoj kun familianoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *