Kvarope sur longa vojo

ĵaŭdo, la 28-a de junio 2018
tago 19, 10:06-19:49, 101(+6) km, ø 17,8 km/h, Σ 1387 km

Simon, skolta nomo Dingo, kiu studas en Reims, nun kunbiciklas. Li eĉ aĉetis novan tre bonan biciklon por fari tion. Do kvarope ni ekis direkte al la sekva celo Orléans.

La unua esploro de la itinero rezultis je distanco de 263 km. Defio, sed ja farebla. Detala esploro montris tamen, ke tie ni havus multajn montojn, kio tute ne konvenas por niaj peze ŝarĝitaj bicikloj. Do ni laboris pri alternativa itinero, kiu evitas laŭeble la montojn. Tiu tamen estas 300 km longa. Malfacila biciklado atendas nin do por la venontaj tri tagoj.

Unue ni sekvis kanalon inter la riveroj Aisne kaj Marne, laŭ kiu situas bona biciklovojo. Neatendite bremsis nin amaso da infanoj, ŝajne tuta lernejo bicikle ekskursanta. Sed ne la infanoj estis la problemo, sed la plenkreskuloj kiuj akompanis ilin. Kiam la infanoj faris spacon kaj biciklis dekstre en vico, la plenkreskuloj ofte eniris en nian vojon maldekstre.

Iam la vojo estis blokita pro rekonstruado de ponto, kaj ni devis reveturi kaj elekti la ĉefstraton. Ĝuste tiam ni konstatis, ke unu el la radoj de la postveturilo ne plu havas aeron. Dum Christine flikis kaj la pneŭtubon, kaj la pneŭon, kiu estis jam tro eluzita, Simon kaj Melanie provis aĉeti panon en apuda vilaĝo, sed ne trovis. Samtempe ni rimarkis, ke niaj gastigantoj provis telefoni al ni pro forgesita grava poŝtelefona ŝargilo. Ili afable alportis ĝin per aŭto ĵus kiam la flikado estis preta. Jam estis posttagmezo, kaj mankis ankoraŭ 90 km ĝis la celo elektita por tiu ĉi tago.

Nun ni tamen bezonis grimpi trans iuj montetoj kiujn ni ne povis eviti. Ili estis kovritaj per vitoj por fari ĉampanon. Tipa vilaĝo en tiu ĉi regiono havas unu bakejon, unu trinkejon, kaj dudek du ĉampanfarejojn. Ĵus antaŭ la longa tagmeza paŭzo ni feliĉe trovis unu el tiuj bakistoj.

Post atingo de ebenaĵo ni veturis en alia direkto, kie la vento multe helpis. En la vespero ni haltis ĉe tombejo en la vilaĝo Corroy por plenigi ĉiujn niajn akvobotelojn antaŭ la tendumado. Surprizis nin la apudaj belaj preĝejo kaj faktraba domo.

Ni starigis la tendojn sur parkejo antaŭ la urbeto Anglure. En la sama loko ni jam tendumis dum la BEMI-karavano al kastelo Greziljono kvin jarojn antaŭe.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *