Aventurvojo

mardo, la 26-a de junio 2018
tago 17, 10:34-19:41, 75 km, ø 16,4 km/h, Σ 1286 km

Matene antaŭ la starto Najeli kaptis sian unuan muson sur la kampo. Sufiĉe grandan eĉ. Ni provis instigi ŝin manĝi la muson, sed ŝi ne emis.

Nun ni malgrimpis de la Ardenoj. En la vilaĝo Chaumont-Porcien ni haltis por kafo trinkejo kiu samtempe funkcias kiel benzinejo. Supozeble antaŭ jardekoj tio estis tipa en la vilaĝoj.

Piede de la montaro ni deviis de nia itinero, ĉar la strato denove grimpis, kaj de tio ni havis jam sufiĉe lastatempe. Niaj bicikloj ja estas tre ŝarĝitaj. Do ni aŭdacis preni etan vojon kiun ni vidis sur la mapo. Tio fariĝis aventura; tempon ni ne ŝparis, sed ja forton. Tamen iom ni devis puŝi ankaŭ tie.

La lastajn kelkdek kilometrojn ni elektis etajn stratojn tra la onda pejzaĝo ĝis la urbo Reims. Laŭ nia mapo ili ĉiuj estus kun asfalto; en la realo kelkfoje ne.

Niaj gastigantoj Jean-Pierre kaj Michèle akceptis nin en eta paradizo: ni povis tendumi en ilia ĝardeno, kaj trinkis kaj vespermanĝis sub la foliaro de kivi-lianoj – unu vira kaj du inaj plantoj. En oktobro la fruktoj estos maturaj.

Jen, penso pri “Aventurvojo”

  1. Multan dankon pro la bela foto speciale fotita por mi! … sed ankaŭ pro la aliaj kaj viaj raportoj kun interesaj travivaĵoj. Mi jam antaŭĝojas sidi kune kun vi post via reveno en septembro, rerigardi la fotojn kaj aŭskulti viajn rakontojn pri viaj aventuroj kaj travivaĵoj. Cetere hieraŭ revoje de biciklado en la Lahn-valo mi ekskursis al “Bermuda” (por tiuj, kiuj ankoraŭ ne estis kun mi tie, temas pri unu el la malmultaj gastejoj, kie oni en Marburg povas trinki zingibran brandon). Kun ŝoko mi legis pri via akcidento kaj mi tre ĝojas ke vi povas daŭrigi la bicikladon bonfarte. Havu bonegajn tagojn, saman veteron kaj ĝuu la bicikladon! Ĝis plej malfrue en septembro kun elkoraj salutoj
    Gunter

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *