La Verda Stelo

De Herzberg al Hameln

ĵaŭdo, la 14-a de junio 2018
tago 5, 11:30-20:22, 76 km, ø 16,1 km/h, Σ 401 km

Dum la nokto revenis Zsofia Kóródy el Hungarujo, do ni babilis, ŝi montris al ni la Internacian Centron, kaj ni montris niajn bildojn el la unuaj kvar tagoj de nia karavano. Tiel la mateno pasis tre rapide, kaj kiam ni volis ankoraŭ verki blogeron, ni konstatis ke jam tro urĝas ke ni ekveturu.

Ni trovis trankvilajn vojojn, kie Najeli povis ankaŭ ludi foje kun aliaj hundoj.

La unua tagmanĝo estis interalie bongustaj lokaj fragoj.

La biciklovojo estis parte apud fervojlinio kun bariloj kie necesas alvoki por lasi ilin malfermi.

En tuneleto sub strato kaŝis sin belega ruĝa vulpo

La urbo Einbeck ravis nin per sia malnova urbocentro kun multaj faktrabaj domoj.

Duan tagmanĝon antaŭ la grimpado trans la montareto Solling ni havis sur bela ludejo.

Vespere ni veturis sur vojo kiu estas sur nia mapo markita kiel biciklovojo sur iama fervojo; sed fakte ĝi estas nur pado ne tre bone veturebla. Tamen ni ne bedaŭris veturi tie, ĉar ni trovis forlasitajn trajnvagonojn. Ni eĉ konsideris tranokti en unu, ĝis Lars akcidente faligis neston de sovaĝaj abeloj. Feliĉe ili ne pikis, sed estis timiga momento. Nian vespermanĝon ni povis apude kuiri sub tegmento, kaj krano eĉ provizis akvon por lavado.

vendredo, la 15-a de junio 2018
tago 6, 10:21-17:08, 43 km, ø 15,0 km/h, Σ 444 km

Matene vekis nin malforta pluvo, do la tegmento super nia manĝejo estis tre bonvena. Ĝis nia ekveturo ĉesis pluvi, kaj ni daŭrigis sur la pado jen apud, jen inter la malnovaj reloj. Foje kreskis tie arbaraj fragetoj, kiujn ni ne povis rezisti.

Baldaŭ ni atingis la riveron Weser kaj daŭrigis laŭ ĝia bordo sur populara biciklovojo. 

akvokastelo Hehlen
La nuklea centralo Grohnde estas unu el ok kiuj ankoraŭ funkcias
Publikaj bicikloripariloj

En Tündern ĉe la ventmuelejo atendis nin tri lokanoj: du aktivuloj de la loka bicikloklubo ADFC, kaj Heinz Sprick, la ĉefa aktivulo de la Esperanto-grupo Hameln. Ili akompanis nin ĝis la urbo, kaj la Esperanto-grupo invitis ĉiujn al tagmanĝo sur la teraso de restoracio kun rigardo al la rivero. Alvenis ankaŭ nia gastigantino Waltraut.

Poste Heinz gvidis nin tra la bela urbocentro de Hameln, kiu estas fama pro la legendo de ratkaptisto. 

urbomodelo kun brajla skribo por blinduloj

Fine li biciklis kun ni al la domo de Waltraut kaj Klaus, 12 km ekster la urbo. Unue ili invitis nin al manĝado de fragotorto en ilia ĝardeno, kiu estas vera paradizo.
Niaj gastigantoj bonege zorgis pri ni, eĉ lavis niajn malpurajn vestaĵojn, kaj vespere alvenis ankoraŭ pluraj gastoj por aŭskulti pri niaj travivaĵoj.

 

Unuaj fotoj!

Unuaj montoj ĝis Herzberg

Ni ŝatus afiŝi raportojn ĉiutage, sed kiam ni plurajn noktojn sinsekve tendumas sovaĝe, malfacilas retkonekto, kaj iam elĉerpiĝas la baterio de la komputilo. Tial nun sekvas du tagaj raportoj en unu artikolo, kaj pri fotoj vi devas daŭre pacienci.

mardo, la 12-a de junio 2018
tago 3, 7:34-20:56, 102 km, ø 14,3 km/h, Σ 253 km

Ni startis tre frue, ĉar du tagojn sinsekve ni ne atingis la necesan averaĝan distancon. La vekhorloĝo sonoris je 5:30, kaj du horojn poste ĉio estis enpakita kaj ni ekveturis. La vento blovis el ĉiuj direktoj, sed ĉefe kontraŭ ni. Tio plej ĝenis al Lars, kiu ja tiras la hundoĉaron kun la granda Esperanto-flago. Plurfoje ni devis doni al li ventombron por bone progresi.

Apud ŝtoneta vojo ni kolektis multe da ĉerizoj kaj por tuj manĝi kaj por kunporti kiel provianton. Poste ni preterpasis tre vastajn basenojn: en Bernburg troviĝas delonge fabriko de sodo. Por produkti la sodon, ĝi bezonas du krudmaterialojn: kalkŝtonon kaj salon. La kalkŝtono venas el apudaj minejoj kaj la salon oni ricevas el bortruoj tra kiuj oni pumpas akvon ĝis profundaj salkavoj. Rezultas la sodo, kaj akvo kiu enhavas nedeziratan kalciokloridon. Tra longaj tuboj oni pumpas tiun fluaĵon en la basenegojn, por ke kolektiĝu la firmaj partikloj sur la fundo. Aspektas kiel pejzaĝo sur fremda planedo.

Krom tion Bernburg havas tre imponan kastelon, kun pluraj konstruaĵoj en diversaj koloroj kaj stiloj, tronantaj sur monteto apud la rivero Saale. Tiun ni nun sekvis dum iom da tempo, sed pro ŝanĝo de la valo ni devis baldaŭ ekgrimpi. En Sandersleben ni manĝis la ĉerizojn kaj pli. Krome ni povis akiri tie bonan salamon kun kumino – tre bongusta.

Nun ni devis transveturi la orientan parton de la montaro Harz. Plejparte la kruteco estis agrable milda, eĉ kontraŭ la vento ni estis sufiĉe rapidaj. Post kurboplena malsupreniro al Sangerhausen ni komencis serĉi lokon por tranokti. Ni trovis ŝajne forlasitan dometon sen pordoj kaj fenestroj kaj komencis tie kuiri. Ni surpriziĝis kiam tamen haltis aŭto kaj elvenis sinjoro, kiun ni do devis demandi, ĉu li kontraŭus se ni tie tranoktus. Li klarigis ke baldaŭ oni ŝlosos la pordegon tra kiu ni venis, sed permesis al ni finkuiri kaj manĝi. Li afable proponis ke ni poste tranoktu apud kabano lia sur proksima monteto.

La homoj, kiuj devis ŝlosi la pordegon, aperis pli frue ol anoncite, do ni devis iom haste enpaki ĉion post nia vespermanĝo kaj forbicikli. Pri la grimpado al la monteto ni tamen rezignis, ĉar survoje ni trovis taŭgan angulon sur herbejo.

merkredo, la 13-a de junio 2018
tago 4, 8:21-16:30, 72 km, ø 14,7 km/h, Σ 325 km

Antaŭ la ekveturo Christine klopodis ripari ion ĉe siaj rapidumoj, ĉar ili malbone funkciis. Sed iel la ŝaltilo dume tute rompiĝis. Kun helpo de Lars ŝi flikis ĝin per kablofiksiloj kaj sesangula ŝraŭbturnilo. Tio sufiĉis por atingi ĝis la sekva urbo Nordhausen, kie ni vizitis la biciklovendejon Limmer. Surprize, la estrino elvenis kaj tuj rekonis la Esperanto-flagojn. Ŝi eĉ paroletis iom, ĉar ŝi antaŭ longa tempo eklernis la lingvon. Ni ricevis bonegan servon, eble pro tio. Ne nur la rapidumŝaltilon ni anstataŭis, sed ankaŭ Lars akiris novajn bicikloŝuojn, Melanie sunokulvitrojn. Ni povas rekomendi tiun speciale bonan familian entreprenon.

Nun necesis iom hasti, ne nur pro la longa halto, sed ankaŭ pro la kontraŭa vento kaj la montoj, kiujn ni ankoraŭ frontis por atingi al Herzberg, kie ni anoncis nin inter la 16-a kaj 17-a horo. Per bona kunlaboro ni sukcesis alveni je 16:30.

Akceptis nin Petro Zilvar kaj regalis nin per salatoj, picoj, trinkaĵoj kaj deserto. Dum ni ankoraŭ manĝis, alvenis multaj esperantistoj el la ĉirkaŭaĵo. Ni prelegetis pri tio, kiel naskiĝis la projekto de nia vojaĝo, kion ni travivis ĝis nun, kaj kiel ni planas daŭrigi. Ankaŭ pri la planoj por bicikla semajno de BEMI en Herzberg fine de junio 2019 ni interparolis.

Je noktiĝo loka Esperanto-skoltino montris al ni la urbon per bela truko: ni serĉis restoracion, kaj trovis unu post la alia fermita, ĝis ni plenumis jam grandan rondiron tra la urbo. Finfine unu bona picejo estis ankoraŭ malferma.