vendredo, la 29-a de junio 2018
tago 20, 8:15-18:40, 51 km, ø 18,5 km/h, Σ 1438 km
Por atingi ĝustatempe al Orléans, ni devis denove bicikli almenaŭ 100 kilometrojn. Do ni ĉiuj kvar eltendiĝis frue, bone matenmanĝis, rapide pakis nian ĉombon, kaj jam kvaronan horon post la oka ekveturis. Helpis nin la sama dorsvento kiu jam la antaŭan tagon zorgis, ke ni atingu la celon malgraŭ la komencaj malfacilaĵoj. En bona etoso ni rapide sekvis itineron, kiun ni jam uzis kvin jarojn pli frue survoje al kastelo Greziljono. Ni tiel bone progresis, ke neniu faris fotojn.
Post 25 kilometroj, Lars aŭdis iun strangan krakadon el la postveturilo de Najeli. Christine, kiu veturis malantaŭ ili, admonis al la hundo ne kliniĝi tro kontraŭ la ŝtofo de sia ĉaro. Samtempe, Melanie preterpasis, defiante Lars al la ofta ludo, kiu estus pli rapida, kaj kiun ŝi ĉiam gajnis. Do Lars akcelis, sed tuj ĉesis, ĉar io klare ne estis en ordo: unu el la radoj de la postveturilo estis oblikva kaj frotis kontraŭ la ŝtofo. Dum Melanie malaperis jam post la sekva monteto, ĉiuj aliaj haltis kaj ekzamenis la ĉaron: ne estis klare kio okazis, ĉar ĝi aspektis tamen tute en ordo. Ni interŝanĝis la radojn, kies aksoj estas elpreneblaj, tiel ke la problema rado ne estu ĉe la rando de la strato.
Ni daŭrigis, sed post kelkaj metroj la problemo reaperis. Do ni ekzamenis la akson de tiu rado pli detale kaj konstatis, ke ĝi ne plu estas tute rekta. Dume la mekanismo, kiu permesas elpreni ĝin, ankoraŭ funkciis. Sed kiam ni remetis la radon, ĝi ĉesis funkcii, kaj ne plu eblis elpreni ĝin el la aksingo. Sed la rado mem denove funkciis, kaj ni atenteme veturis al la loko kie Melanie jam delonge atendis.
Post mallonge la problemo reaperis pli grave, kaj ĉar ne plu eblis elpreni la radon, ni ankaŭ ne plu povis ion fari kontraŭ ĝi. Longe ni provis ĉion ajn, kaj kelkfoje haltis ŝoforoj kiuj imagis ke ni havus akcidenton kun vundita infano, ĉar la postveturilo kuŝis sur sia flanko.
Fine ni decidis ke ni provu pluveturi al ia riparejo, provizore mildigante la frotadon de la rado per iu objekto. En fabriko ni akiris kartonpecon, kaj ni ŝmiris ĝin per oleo. Nur en tiu momento iu ekhavis ideon fari foton (ni pardonpetas). Tamen la frotado estis tiel forta, ke eĉ per plena peno eblis atingi nur rapidecon de piediranto. Tiel ni ne povis esperi, ke ni atingus ien ajn.
Por iel transporti la ĉaron al loko, kie oni espereble riparu ĝin, ni decidis elpreni ĉion kaj disdividi al la aliaj bicikloj. La malplenan ĉaron ni fiksis tiom sekure kiom eblis per niaj rimedoj supre sur la biciklo de Lars. Tiel li pluveturis kun Melanie kaj Simon, dum Christine provis piediri kun Najeli, puŝante la propran biciklon.
Intertempe fariĝis tagmezo, la suno brilis forte kaj apenaŭ estis ombro laŭ la vojo. La biciklanta grupo pasis rande de la vilaĝo Gouaix, kie neniu homo viceblis, kaj daŭrigis al Everly, kie ni konas el la jam menciita antaŭa karavano belan lokon, iaman lavejon ĉe rivereto, kiu taŭgas por atendadi en varmego.
Pro la malforta poŝtelefona retkonekto, Lars sendis helpalvokon al esperantaj grupoj en la babilservo Telegram por trovi riparejon en la ĉirkaŭaĵo. Carlos, la komitatano de BEMI, sendis plurajn proponojn, inter tiuj la sportvendejo Decathlon en la urbo Provins, 11 km for.
Krome Dingo kaj Lars promenadis tra la tuta vilaĝo Everly kaj petis helpon de ĉiuj troveblaj homoj, sed neniu havis ideon kion fari.
Samtempe Christine marŝadis kaj zorgis ke la hundo havu ombron kaj trinku. Ĉar Najeli havis akcidenton kelkajn semajnojn antaŭe, ĉe kiu rompiĝis femuro kaj pelvo, ŝi ne povis jam multe marŝi. Iam Christine improvizis el sia hamako portilon kaj daŭrigis puŝante sian pezan biciklon kaj portante la hundon. Multaj ŝoforoj preterpasis, sed iam unu paro haltis, kiu antaŭe jam preterpasis ŝin en la mala direkto, kaj demandis ĉu ŝi bezonas helpon. Ili eĉ timis ke la hundo estus vundita. Tion Christine povis tuj nei, sed ŝi klarigis la komplikan problemon. La paro mem proponis helpi, ĉar ili ĉiuokaze planis iri aŭte al Decathlon en tiu tago. Hazarde ili havis postveturilon malantaŭ la aŭto, per kiu ili ĵus portis plantojn al rubejo. Tiel ili povis ŝofori Christine, Najeli, kaj la biciklon al Everly por renkonti la aliajn. Tie ili elpakis ĉion ĉi, kaj enprenis Lars, Simon, kaj la rompitan ĉaron. Ĉe ilia hejmo ni prenis ankoraŭ ilian biciklon kiu bezonis riparadon, kaj veturis al Provins.
La teknikisto en Decathlon bedaŭrinde ne havis tian akson por ni. Li devus mendi ĝin, kaj ĝi alvenus post kelkaj tagoj. Ni cerbumis, kiel nur provizore fari la ĉaron veturebla, por atingi alian riparejon, ekzemple per rulbreto muntota sub ĝi. Post telefona interparolo kun Christine, ni rezignis pri tiu ideo. Niaj afablaj helpantoj proponis viziti riparejon en la vilaĝo Gouaix – jes, tiu sama tra kiu ni jam pasis – ĉar tie laboras mekanikisto kiu ĝis nun sukcesis solvi ĉiujn iliajn problemojn.
Kiam ni alvenis, li tuj okupiĝis pri la rado, kies akso intertempe tute rompiĝis, kaj duope ni sukcesis eltiri la reston de ĝi el la aksingo. Li diris ke li havas ideon, sed ke la rado ne plu estus elprenebla. Lars konsentis, kaj li improvize faris novan akson, kaj veldis novan aksingon sur la ĉaron. Savite, hu ra!
Christine dume informis niajn gastigantojn en Orléans, ke ni verŝajne ne sukcesos atingi ilin venonttage pro mekanika problemo. Ankaŭ ili serĉis informon pri tio, kiu proksime povus helpi, kaj sendis poste rekomendon pri la sama homo en la sama riparejo. Do li jam famas pro sia talento.
Dum la reveturo al Everly, kie Melanie, Christine kaj Najeli daŭre atendis ĉe la lavejo, niaj helpantoj Joëlle kaj Jeremy proponis ke ni tranoktu ĉe ili. Intertempe jam estis vespero kaj ni devus jam tre baldaŭ serĉi tendumlokon se ni plubiciklus. Do ni ĝoje akceptis la inviton.
Ni povis tendumi en ilia granda ĝardeno, kaj ili regalis nin per vespermanĝo kun ovoj de la propraj kokinoj.
Tre kortuŝitaj ni estis, ke ni renkontis tiajn afablajn kaj helpemajn homojn.