BEMI-semajno junio 2023

Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al BEMI-semajno en Halbe apud Berlin, Germanujo.

Nova: fotoj de la ejo

Datoj: de sabato, la 17-a, ĝis sabato , la 24-a de junio 2023

Programo:
Sabato, la 17-a de junio estos alventago, la 24-a forirtago.
En ĉiu el la ses aliaj tagoj ni ekskursos bicikle tra la bela ebena regiono en la sudo de la ĉefurbo de Germanujo.
Ni planas ekskursojn je diversaj distancoj , tiel ke la partopreno estu inda kaj por tiuj, kiuj preferas ĝui facilajn biciklopromenojn, kaj por tiuj, kiuj ŝatas sportajn defiojn.
Eventuale ni formos du grupojn kiuj jen ekskursos kune, jen aparte.
El la preparitaj ekskursoj ni elektos surloke laŭ vetero.
Ni zorgos mem pri niaj manĝoj, tial ankaŭ komuna preparado, kuirado, lavado, purigado ktp. estos parto de la programo.
Kaj ni ĝojus se vi en la vesperoj rakontus aŭ prelegus pri viaj biciklovojaĝoj, pri biciklaj kondiĉoj en via lando, pri trafika politiko aŭ aliaj biciklorilataj temoj.

Loĝado:
Ni loĝos en la Esperanto-Stacio Halbe, renkontiĝejo estrata de esperantistoj, en la historia stacidomo de Halbe, en komfortaj ĉambroj kun litoj.

Kiel alveni:
Nia ejo estas stacidomo en kiu haltas ĉiuhore la trajnoj de la linio RE7 Berlin-Senftenberg. Ĉiuj tiuj trajnoj akceptas biciklojn sen antaŭa rezervado.
En rapidaj trajnoj de kategorio IC, EC aŭ ICE, per kiuj vi eble atingos al Berlin, vi devas rezervi biciklolokojn. Skribu al Lars Sözüer <lars.duisburg@gmx.de> , se vi bezonas konsilojn pri biciklotransporto en trajnoj, kaj pri trukoj por havi malaltan tarifon.

Kotizo:
En la kotizo enestas:

  • Sep tranoktoj en lito de feriloĝejo en la Esperanto-stacio
  • Uzo de banĉambro, kuirejo, lavmaŝino kaj sendrata konekto al interreto
  • Matenmanĝoj kaj vespermanĝoj, kiujn ni mem preparos. La unua manĝo estos vespermanĝo en sabato, la 17-a, la lasta manĝo estos matenmanĝo en sabato, la 24-a de junio 2023.
  • Teo kaj kafo
  • Manĝetoj kiujn ni preparos kaj kunportos dum la ekskursoj.

En la kotizo ne enestas:

  • Ceteraj trinkaĵoj
  • Eventualaj elspezoj en kafejoj aŭ restoracioj dum la ekskursoj.
  • Enirbiletoj al muzeoj ktp. dum la ekskursoj.

Via aliĝo estos valida post antaŭpago de almenaŭ 20 € al jena konto:

Nomo: Cedric Marchal
Lando: Belgio
IBAN: BE56 0018 5350 4288
BIC/SWIFT: GEBABEBB

Aliĝo ĝis
2023-02-152023-04-15poste
aĝo ĝis 26 jaroj200 €210 €220 €
aĝo super 26 jaroj245 €260 €275 €

Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ĝuos rabaton de 12 €.

Vidu ĉi tie kiu aliĝis.

Nun ne plu eblas aliĝi al la BEMI-semajno 2023 en Halbe.