Finfine ni havas sufiĉe da tempo, elektro kaj retkonekto por montri al vi la bildojn el la unuaj karavanaj tagoj.
Sabato, 9-a de junio: prologo en Berlino
(legu pri tiu tago en la blogero Festo por ni )
La partoprenantoj de la Berlina Bikino-Bankalsono-Biciklado kolektiĝas
Korpopentrado
Lars en Bikino kaj Bankalsono
Minimuma distanco ĉe preterpasado de biciklisto
Bela korpopentraĵo sur Alina
Menta jahurtotrinkaĵo
Bonega deserto “Kunafe”
Christine dormis en hamako sur balkono
Laciga tago ankaŭ por nia hundo Najeli
Dimanĉo, 10-a de junio: Berlin-Neuendorf
(legu pri tiu tago en la blogero Bona komenco kun surpriza koncerto )
Starto ĉe la Brandenburga Pordego
Najeli ĝuas banon en lago apud Potsdam
Petolemaj hundoj
Potsdam
Tuneloj por bufoj
Fercher Obstkistenbühne
Neniam prenu mallongigon sur itinero de Ulrich Lamm
Kiu vojaĝmaniero estas pli bela?
Ruiniĝanta klinikaro de Beelitz
operaciejo
Fotoakrobatiko
La rezulto de la fotoakrobatiko
Nia luksa unua tranoktejo
Lundo, 11-a de junio: Neuendorf-Aken
(legu pri tiu tago en la blogero Unua paneo )
Ne enfalu!
Nia strato!
Belaj aleoj
Spoko rompiĝis
Denove ni tranoktas lukse
Mardo, 12-a de junio: Aken-Hohlstedt
(legu pri tiu tago en la blogero Unuaj montoj ĝis Herzberg )
La maturaj ĉerizoj pendas malalte
Du stratoj: divenu la nomon de la malglatega strato maldekstren.
Jen ĝia nomo
Basenego kvazaŭ sur alia planedo
Impona kastelo de Bernburg
Bicikloponto trans la rivero Saale
Plötzkau kun kastelo
Tagmanĝopaŭzo ĉe la urbodomo de Sandersleben
Nia deserto
Bela fervojponto en Mansfeld
La monaĥejo de Mansfeld
Vespermanĝis ni ĉi tie. Bedaŭrinde ni ne povis ankaŭ tranokti en la dometo.
Kuirejo
Merkredo, 13-a de junio: Hohlstedt-Herzberg
(legu pri tiu tago en la sama blogero Unuaj montoj ĝis Herzberg )
Finfine plena karavano etoso: unua tendumado
Provizore flikita rapidumŝaltilo
Monto Kyffhäuser kun monumento, kaj barlago de Kelbra
Ĉie bunta floraro
Bona biciklovendejo en Nordhausen, kies estrino lernis Esperanton!
Jam ni estas altaj, sed ankoraŭ ne atingis la pinton
Bonveniga ŝildo en Esperanto
Ŝargado de nia abunda aparataro
Nia publiko en la korto de la Esperanto-centro
Dankon pro la belaj bildoj !!
Mi tre ŝatas vian fotoserion kaj la tagajn raportojn en via blogo. Mi deziras bonan daŭrigon de via vojaĝo kaj atendas vian alvenon al nia hejmo en Bazel-Belgujo. Mi antaŭĝojas la komunan bicikladon dum la venonta semajnfino. Ĝis baldaŭ, Eddy (biciklanto)