Bona komenco kun surpriza koncerto

dimanĉo, la 10-a de junio 2018: 72 km, ø 14,3 km/h

Nia gastiganto Paŭl akompanis nin kun granda verda flago al la startloko. Tie aperis iom post iom 6 pliaj esperantistoj, kaj ni 11-ope festis nian ekveturon antaŭ la brandenburga pordego. Petro donis al ni banderolon kun slogano “Esperanto – estas ĉiam ĉe mi”, kiu bone kompletigis niajn flagojn. Post fotado ni 8-ope ekbiciklis tra Berlino. Iom post iom niaj akompanantoj adiaŭis, antaŭlaste Paŭl ĉe la stacio Wannsee. Alina plu akompanis nin ĉirkaŭ la lago, preter la lernejo kie ŝi studas, kaj poste sur sabla vojo kiun ni ne rekomendas por biciklado. Ĉe la fama ponto Glienicker Brücke en Potsdam ni faris manĝpaŭzon, kaj en la lago malvarmigis sin Christine kaj Najeli. En la stacidomo de Potsdam ni fine adiaŭis al Alina, kaj daŭrigis sen akompano.

En la vilaĝo Ferch ni haltis por aŭskulti koncerton de profesieca familia muzikgrupo kiu regalis la aŭskultantojn per amuzaj kantoj en diversaj stiloj kaj kun propraj tekstoj. Ĉiuj ricevis lignajn ŝuojn al la manoj por klaki laŭritme kaj aplaŭdi. Poste ni lernis lecionon: la itinero, kiun ni sekvis, estis farita de malnova konatulo Ulrich Lamm, kiu publikigas bonegajn bicikloitinerojn en sia retejo www.radweit.de. Ni prenis mallongigon kaj baldaŭ pentis: atingis ni tian profundan sablon, ke apenaŭ eblis trapuŝi la biciklojn. Neniam plu ni prenos mallongigon sur itinero de Ulrich Lamm.

Ni sekvis plu la belan eŭropan biciklovojon R1 kiu trairas Germanujon de Nederlando ĝis Pollando. En tiu ĉi regiono ĝi estas sufiĉe bonkvalita. Ankoraŭfoje ni haltis ĉe la fama klinikaro Heilstätten Beelitz. Temas pri granda aro da konstruaĵoj el la fino de la 19-a jarcento, kiuj de kelkaj jardekoj tre vidinde ruiniĝas.

Laŭ la R1 estas kabanetoj ĉiujn kelkajn kilometrojn, kaj kiam ĵus pluvis, ni decidis ke ni finu por hodiaŭ en unu el ili, kvankam ni ankoraŭ ne tute atingis la necesan averaĝan tagdistancon. En ĝi ni povis eĉ dormi sen bezono starigi tendon.

Jen, penso pri “Bona komenco kun surpriza koncerto”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *