3. De Belgio al Nederlando

Reen al Simulado de VeloRelo

Jen instrukcioj por helpi vin trovi trajnkonekton kun biciklotransporto tra Belgio.

La instrukcioj simulas la konduton de la planata retejo VeloRelo.

Ili ne kovras la temojn de rezervado de bicikloko, de aĉetado de biletoj, de konsiloj dum la vojaĝo, ktp.

Paŝo 1: Komenco

Malfermu la retejon de la belgia fervojo por internaciaj vojaĝoj, www.b-europe.com, en plia paĝo aŭ langeto de via retumilo.
Supre dekstre elektu vian preferatan lingvon el fr, nl, de, en.

Paŝo 2: Vojaĝo per ajnaj trajnoj

Enigu startstacion(*) en Belgio kaj celstacion en Nederlando.
Elektu daton kaj horon de via ekiro.
Alklaku la butonon “Rechercher”(fr)/”Zoeken”(nl)/”Suchen”(de)/”Search”(en).

*) ne eblas kun biciklo entrajniĝi, nek ŝanĝi trajnon, en la tri bruselaj stacioj Bruxelles/Brussel -Central/Centraal, Congrès/Congres kaj Chapelle/Kapellekerk.

Paŝo 3: Rezulto per ajnaj trajnoj

Aperas listo de eblaj trajnkonektoj. Per la butonoj supre kaj malsupre vi povas aperigi pli fruajn kaj pli malfruajn konektojn. Sed ne ĉiuj konektoj taŭgas! La trajnspeco Thalys ne akceptas biciklojn.

Elektu la trajnkonekton, kiun vi preferas. Alklaku la simbolon “+i” por vidi la detalojn.
Marku la tekston de la detaloj, kaj kopiu ĝin en la ĉi-malsupran kampon.