VeloRelo estas parto de la projekto VERDEN subvenciata de Erasmus+.
La celo de VeloRelo estas krei retejon, kiu helpu al pasaĝeroj kunporti sian biciklon en trajnoj en diversaj landoj kaj trans landlimoj.
En la unuaj fazoj, VeloRelo kolektos la diversajn regulojn kaj konsilojn, kaj zorgos ke ili estu ĝustaj kaj aktualaj. En tiuj fazoj, la retejo ankoraŭ ne estos tre utila al ordinara pasaĝero.
En pli posta fazo, VeloRelo gvidu pasaĝeron trovi la diversajn alternativojn por sia vojaĝo, elekti la plej taŭgan, rezervi laŭbezone lokojn kaj aĉeti biletojn.
Por atingi tiun vizion, VeloRelo bezonas vian helpon!
Tio ĉi estas tre simpla paĝaro, kiu provas konduti iomete kiel la planata retejo VeloRelo. Ĝi donas al vi instrukciojn por trovi trajnkonektojn kun biciklotransporto por kelkaj ekzemplaj scenarioj. Ni petas vin sekvi laŭplaĉe kelkajn el tiuj instrukcioj, kaj pritaksi la proceduron:
- Belgio enlande
- Nederlando enlande
- De Belgio al Nederlando
- Germanujo enlande (en preparo)
- De Germanujo al Nederlando (planata)
- De Germanujo al Belgio (planata)
- (venos pliaj)
Post kolektado de sufiĉe da datumoj, ni forprenos tiun ĉi simuladan paĝaron.
Komentojn kaj demandojn vi povas sendi al Lars Sözüer, lars.duisburg@gmx.de
