← Reen al Simulado de VeloRelo
Jen instrukcioj por helpi vin trovi trajnkonekton kun biciklotransporto tra Nederlando.
La instrukcioj simulas la konduton de la planata retejo VeloRelo.
Ili ne kovras la temojn de rezervado de bicikloko, de aĉetado de biletoj, de konsiloj dum la vojaĝo, ktp.
Paŝo 1: Komenco
Malfermu la retejon de la nederlanda fervojo, www.ns.nl, en plia paĝo aŭ langeto de via retumilo.
Laŭbezone, ŝanĝu la lingvon supre dekstre al la angla (aŭ restu ĉe la nederlanda).
Paŝo 2: Vojaĝo
Enigu startstacion kaj celstacion de via vojaĝo.
Elektu daton kaj horon, kaj indiku ĉu la horo validu por via ekiro, aŭ por via alveno.
Alklaku la butonon “Plannen”(nl)/”Plan”(en).
Paŝo 3: Rezulto
Maldekstre elektu la trajnkonekton, kiun vi preferas.
La detaloj aperos en la dekstra kolumno.
Marku la tekston de la detaloj, kaj kopiu ĝin en la ĉi-malsupran kampon.
