← Reen al Simulado de VeloRelo
Jen instrukcioj por helpi vin trovi trajnkonekton kun biciklotransporto tra Belgio.
La instrukcioj simulas la konduton de la planata retejo VeloRelo.
Ili ne kovras la temojn de rezervado de bicikloko, de aĉetado de biletoj, de konsiloj dum la vojaĝo, ktp.
Paŝo 1: Komenco
Malfermu la retejon de la belgia fervojo, www.belgiantrain.be, en plia paĝo aŭ langeto de via retumilo.
Supre dekstre elektu vian preferatan lingvon el fr, nl, de, en.
Paŝo 2: Vojaĝo
Maldekstre, enigu startstacion (*) kaj celstacion (*) de via vojaĝo.
Elektu daton kaj horon, kaj indiku ĉu la horo validu por via ekiro, aŭ por via alveno.
Alklaku la butonon “Planifier mon voyage”(fr)/”Plan mijn reis”(nl)/”Reise planen”(de)/”Plan my journey”(en).
*) ne eblas kun biciklo en- aŭ eltrajniĝi, nek ŝanĝi trajnon, en la tri bruselaj stacioj Bruxelles/Brussel -Central/Centraal, Congrès/Congres kaj Chapelle/Kapellekerk.
Paŝo 3: Rezulto
Maldekstre elektu la trajnkonekton, kiun vi preferas.
La detaloj aperos en la meza kolumno.
Marku la tekston de la detaloj, kaj kopiu ĝin en la ĉi-malsupran kampon.
