Planoj pretas por la unuaj 950 km

Diese Seite auf Deutsch

ĵaŭdo, la 7-a de junio 2018
(Legu ankaŭ la rilatan artikolon Mi nuda?)

Ni startos en dimanĉo, la 10-a de junio 2018, je 9:30 h en Berlino ĉe la fama monumento Brandenburger Tor sur la placo Pariser Platz ĉe la orienta flanko. Renkontu nin tie por saluti, adiaŭi aŭ – prefere – akompani nin.

Vi povas renkonti nin ankaŭ poste en jenaj lokoj:

  • 10:40 Grunewald Auerbachstr./Königsweg
  • 11:30 Wannsee Kronprinzessinnenweg gegenüber Bahnhof
  • 12:15 Potsdam Glienicker Brücke
  • 14:00 Potsdam Hbf

Ankaŭ poste ni tre ĝojus pri renkonto aŭ akompano.
Niaj stacioj en la unuaj tagoj estos:

  • dimanĉo, 10.6.: sovaĝa tendumado proksime de Trebitz
  • lundo, 11.6.: sovaĝa tendumado proksime de Aken(Elbe)
  • mardo, 12.6.: sovaĝa tendumado proksime de Sangerhausen
  • merkredo, 13.6., inter 16:00 kaj 17:00: alveno en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
    tendumado en la ĝardeno de la Internacia Centro
    partopreno en Interkultura Vespero: Historio de lingvoj 
  • ĵaŭdo, 14.6.: sovaĝa tendumado proksime de Bodenwerder
  • vendredo, 15.6.: tagmeze alveno en Hameln
    vespere gastoj en Bensen(Hessisch Oldendorf)
  • sabato, 16.6: sovaĝa tendumado proksime de Horn-Bad Meinberg
  • dimanĉo, 17.6.: gastoj en Warstein
  • lundo, 18.6.: gastoj en Schwerte
  • mardo, 19.6.:
    13:30 Essen, Grugapark enirejo Orangerie
    15:00 Mülheim(Ruhr) Hbf, placo antaŭ la ĉefstacio
    16:00 Duisburg, Königstr. ĉe la fontano Lifesaver
  • merkredo, 20.6.: sovaĝa tendumado proksime de Hamont
  • ĵaŭdo, 21.6.: gastoj en Bazel(Kruibeke)
  • vendredo, 22.6.: 20:00 prelego en EsperantoCentro, la nova sidejo de Flandra Esperanto-Ligo kaj La Verda Stelo , Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen

Se vi deziras renkonti aŭ akompani nin, skribu al Christine <christine.duisburg@gmx.de>.

(Legu ankaŭ la rilatan artikolon Mi nuda?)

Mi nuda?

Jen personaj pensoj de karavanano Lars.
Vendredo, la 8-a de junio 2018.
Mi nuda?

Multe okupas nin la lastaj preparoj por nia longa biciklovojaĝo kiu startos venontan dimanĉon en Berlino. Komuniki kun la grupoj, kiuj nin invitas, pri la detaloj de niaj vizitoj; zorgi ke la bicikloj estu en bona stato; viziti bestokuraciston kun Najeli, nia hundo kiu kunvojaĝos malgraŭ rompitaj ostoj; trarigardi la pakliston kaj aĉeti ĉion, kio ankoraŭ mankas; plani la detalajn itinerojn – ĉion ni bezonas fini antaŭ ol ni entrajniĝos en sabato frumatene.

Estas nura koincido bela, ke ĝuste tiam, kiam ni alvenos per trajno en Berlino, okazos tie biciklado kadre de la tutmonda evento “World Naked Bike Ride (WNBR)” – Monda Nudbiciklado. Aŭ pli ĝuste: ne okazos.

WNBR estis fondita en Zaragozo, Hispanujo, en 2001 post serio de akcidentoj kiuj mortigis biciklistojn. Pro malkontento pri la reago de la aŭtoritatoj al kampanjo por pli sekura trafiko, iliaj amikoj kaj samideanoj protestis nudaj kontraŭ la danĝeroj. Ĉar maldecaj estas la trafikaj kondiĉoj, ne la homa korpo. La nudeco ne nur provokis atenton, ĝi ankaŭ substrekis kiel vundeblaj estas biciklantoj en trafiko. Intertempe tiu formo de protesto kreskis al fenomeno okazanta en multaj urboj ĉirkaŭ la Tero, ligante proteston kontraŭ serioza problemo kun agado gaja kaj frivola.

En sabato, la 9-a de junio 2018, tian bicikladon organizos por la unua fojo en Berlino la asocio VCD (Verkehrsclub Deutschland).
Sed, ili ne anoncas ĝin kiel nudbiciklado, sed kiel “Berlina bikino-bankalsono-biciklado“. – Kio??? Ĉu tiu ĉi lando subite fariĝis pruda, eĉ pli ol Hispanujo aŭ la aliaj pli ol tridek landoj kie tio okazadas? – Jen mia unua reago. Mi decidis, ke mi partoprenu kun ŝuoj, ŝtrumpoj, kasko, por protesti kontraŭ tiu prudeco. Kaj se oni punus min pro tio, des pli bone, la publika atento estos ankoraŭ pli granda. Mi ne faris ion tian antaŭe, sed iam ja necesas komenci, ĉu ne?

Poste mi legis iom pli detale la inviton de VCD. La liston de diversaj aferoj, kontraŭ kiuj ili volas protesti: la superregado de aŭtomobiloj; la poluado de la aero; la maljusta divido de publika spaco; la granda nombro da mortoj en trafiko; sed ankaŭ kontraŭ la fenomeno de korpohontigo: la problemo, ke multaj homoj en nia socio hontas pri la aspekto de la propra korpo. Ili volas ke ĉiu homo sentu sin bona en la propra korpo, egale ĉu ĝi estas granda, eta, dika, svelta, muskola aŭ magra. Tio plaĉas al mi. Tial ankaŭ tute ne estas devige aperi en bankostumo: ĉiu estas bonvena tiel, kiel oni sentas sin mem komforta, eĉ plenvestite. Estu laŭeble multaj partoprenantoj, do la sojlo por partopreno estu laŭeble malalta.

Mi komencis cerbumi: se mi partoprenos nuda, eksplicite por postuli ke estu nudbiciklado, tiam mi eventuale mem kreas premon kontraŭ tiuj, kiuj ja pretas partopreni apenaŭ vestitaj, sed ne kuraĝus aperi nudaj en publiko. Krei tian premon mi ne volus.

Mi ankaŭ pripensis, kiel mi argumentus kontraŭ iu, kiu eventuale plendus pri mia nudeco. La slogano, ke maldeca ne estas nudeco, sed la reganta trafiko, estas bona. Sed kial entute nudeco estas taksata maldeca? Mi pensas, ke tio okazas ĉefe, ĉar nudeco estas pense ligita al seksumado. Mi argumentus, ke mia nudeco estas drasta emfazo de mia vundeblo kiel biciklanto, kaj tute ne rilatas al seksumado. Ĉu validas la argumento? Mi volus, ke ĝi validu, ĉar plaĉus al mi, se homoj ne plu ligus nudecon al seksumado. Tamen, la publika atento, kiun provokas WNBR, okazas ĝuste tial; se nudeco ne plu estus skandalo, tiam neniu interesiĝus plu pri la evento. Tio faras la argumenton iom memkontraŭdira.

Ju pli mi pripensis la aferon, des pli mia kuraĝo bicikli nuda tra Berlino eroziis. Mi elpensis alian manieron: por bone sekvi la alvokon, mi portos bankalsonon kaj bikinon. Jes, kun mamzono. Mi ŝatas porti mamzonon.

Se vi volas vidi tion, venu ankaŭ vi en sabato, la 9-a de junio 2018, je 16:30 h al Frankfurter Tor en Berlino. Kaj kunbiciklu. Ĉu en bankalsono, ĉu en bikino, ĉu plene vestita, tute ne gravas. Mi nur avertas, ke mi mem daŭre cerbumas kiel mi partoprenu. Eble mi ankoraŭfoje ŝanĝos mian opinion kaj tamen partoprenos nuda. Kaj tion vi certe ne volas vidi.

Profitu de nia karavano al Lisbono.

(Alvoko origine publikigita en februaro 2018.)
En la somero de 2018 kelkaj esperantistoj biciklos tra Eŭropo por atingi la mondajn kongresojn UK en Portugalujo kaj IJK en Hispanujo.
Kaj vi povas profiti de tio! Kiel?

  • Invitu nin por subteni vian lokan agadon

    Interesi homojn pri Esperanto povas esti malfacile. Pli facilas prezenti tute alian temon kaj montri, kiel utila Esperanto estas jam nun.
    Vi povas inviti nin fari publikan prelegon en via urbo, kiu altiras homojn interesiĝantajn pri biciklado, pri vojaĝoj kaj aventuroj.
    Vi povas inviti nin al informbudo, kie ni rakontas al homoj, kiel Esperanto utilas por nia vojaĝo.
    Vi povas aranĝi intervjuon kun ĵurnalisto de loka gazeto, radio aŭ televido.
    Vi povas venigi nin al kunveno de via loka bicikloklubo.
    Certe vi havas ankoraŭ aliajn ideojn, kiel nia vizito utilu por via loka agado.
    Kiel ajn, se ni vizitos vin, ni volas subteni vin je via laboro por Esperanto.

  • Kunbiciklu

    Ni tre ĝojus se vi biciklos kun ni, ĉu nur ĝis la rando de via urbo, ĉu duonan tagon, ĉu tutan tagon, ĉu plurajn tagojn, ĉu la tutan distancon ĝis la celo, vi estos bonvena.

  • Kiam ni estos kie?

    Ni faros detalan planon pri tio, kiujn lokojn ni vizitos en kiuj tagoj. Tiu plano dependas de tio, kien ni ricevos invitojn. Tial la elirpunkto estas skizo de nia itinero de Berlino ĝis Lisbono, kaj koridoro tra kiu ni planu la vojon, kun markoj indikantaj, kiam ni devus esti en kiu parto de la koridoro por atingi la celon ĝustatempe. Jen vi povas konsulti mapon kun tiuj informoj.

    Se vi estas en la koridoro, ne hezitu inviti nin. Skribu al christine.duisburg@gmx.de
    La limdato ĝis kiu ni kolektos invitojn estos:

    • por invitoj el Germanujo, Nederlando kaj Belgio: la 30-a de aprilo 2018.
    • por invitoj el Francujo, Hispanujo kaj Portugalujo: la 15-a de majo 2018.

    Post tiu dato ni ellaboros definitivan planon kaj informos vin.
    Ankaŭ se vin interesas kunbicikli dum kia ajn distanco, skribu al christine.duisburg@gmx.de

    Se vi ne estas en la koridoro, tamen kontaktu nin, kaj ni povas priparoli, kiel ni povus tamen kunlabori.

    Se vi ne estas en la koridoro, sed ja volas kunbicikli, vi pripensu ĉu vi volas aranĝi branĉon de la karavano; ni povas ankaŭ doni konsilojn kiel atingi nin per publika trafiko.

  • Diskutu kun ni

    Por priparoli la agadon, vi povas uzi nian retpoŝtliston, aŭ nian paĝon en facebook.
    Por aliĝi al la retpoŝtlisto, sendu malplenan mesaĝon el via retpoŝtadreso al la adreso vokovo+subscribe@googlegroups.com. Vi ne devas havi google-konton por tio.

    Vekiĝu kaj Verdiĝu!