Mi nuda?

Jen personaj pensoj de karavanano Lars.
Vendredo, la 8-a de junio 2018.
Mi nuda?

Multe okupas nin la lastaj preparoj por nia longa biciklovojaĝo kiu startos venontan dimanĉon en Berlino. Komuniki kun la grupoj, kiuj nin invitas, pri la detaloj de niaj vizitoj; zorgi ke la bicikloj estu en bona stato; viziti bestokuraciston kun Najeli, nia hundo kiu kunvojaĝos malgraŭ rompitaj ostoj; trarigardi la pakliston kaj aĉeti ĉion, kio ankoraŭ mankas; plani la detalajn itinerojn – ĉion ni bezonas fini antaŭ ol ni entrajniĝos en sabato frumatene.

Estas nura koincido bela, ke ĝuste tiam, kiam ni alvenos per trajno en Berlino, okazos tie biciklado kadre de la tutmonda evento “World Naked Bike Ride (WNBR)” – Monda Nudbiciklado. Aŭ pli ĝuste: ne okazos.

WNBR estis fondita en Zaragozo, Hispanujo, en 2001 post serio de akcidentoj kiuj mortigis biciklistojn. Pro malkontento pri la reago de la aŭtoritatoj al kampanjo por pli sekura trafiko, iliaj amikoj kaj samideanoj protestis nudaj kontraŭ la danĝeroj. Ĉar maldecaj estas la trafikaj kondiĉoj, ne la homa korpo. La nudeco ne nur provokis atenton, ĝi ankaŭ substrekis kiel vundeblaj estas biciklantoj en trafiko. Intertempe tiu formo de protesto kreskis al fenomeno okazanta en multaj urboj ĉirkaŭ la Tero, ligante proteston kontraŭ serioza problemo kun agado gaja kaj frivola.

En sabato, la 9-a de junio 2018, tian bicikladon organizos por la unua fojo en Berlino la asocio VCD (Verkehrsclub Deutschland).
Sed, ili ne anoncas ĝin kiel nudbiciklado, sed kiel “Berlina bikino-bankalsono-biciklado“. – Kio??? Ĉu tiu ĉi lando subite fariĝis pruda, eĉ pli ol Hispanujo aŭ la aliaj pli ol tridek landoj kie tio okazadas? – Jen mia unua reago. Mi decidis, ke mi partoprenu kun ŝuoj, ŝtrumpoj, kasko, por protesti kontraŭ tiu prudeco. Kaj se oni punus min pro tio, des pli bone, la publika atento estos ankoraŭ pli granda. Mi ne faris ion tian antaŭe, sed iam ja necesas komenci, ĉu ne?

Poste mi legis iom pli detale la inviton de VCD. La liston de diversaj aferoj, kontraŭ kiuj ili volas protesti: la superregado de aŭtomobiloj; la poluado de la aero; la maljusta divido de publika spaco; la granda nombro da mortoj en trafiko; sed ankaŭ kontraŭ la fenomeno de korpohontigo: la problemo, ke multaj homoj en nia socio hontas pri la aspekto de la propra korpo. Ili volas ke ĉiu homo sentu sin bona en la propra korpo, egale ĉu ĝi estas granda, eta, dika, svelta, muskola aŭ magra. Tio plaĉas al mi. Tial ankaŭ tute ne estas devige aperi en bankostumo: ĉiu estas bonvena tiel, kiel oni sentas sin mem komforta, eĉ plenvestite. Estu laŭeble multaj partoprenantoj, do la sojlo por partopreno estu laŭeble malalta.

Mi komencis cerbumi: se mi partoprenos nuda, eksplicite por postuli ke estu nudbiciklado, tiam mi eventuale mem kreas premon kontraŭ tiuj, kiuj ja pretas partopreni apenaŭ vestitaj, sed ne kuraĝus aperi nudaj en publiko. Krei tian premon mi ne volus.

Mi ankaŭ pripensis, kiel mi argumentus kontraŭ iu, kiu eventuale plendus pri mia nudeco. La slogano, ke maldeca ne estas nudeco, sed la reganta trafiko, estas bona. Sed kial entute nudeco estas taksata maldeca? Mi pensas, ke tio okazas ĉefe, ĉar nudeco estas pense ligita al seksumado. Mi argumentus, ke mia nudeco estas drasta emfazo de mia vundeblo kiel biciklanto, kaj tute ne rilatas al seksumado. Ĉu validas la argumento? Mi volus, ke ĝi validu, ĉar plaĉus al mi, se homoj ne plu ligus nudecon al seksumado. Tamen, la publika atento, kiun provokas WNBR, okazas ĝuste tial; se nudeco ne plu estus skandalo, tiam neniu interesiĝus plu pri la evento. Tio faras la argumenton iom memkontraŭdira.

Ju pli mi pripensis la aferon, des pli mia kuraĝo bicikli nuda tra Berlino eroziis. Mi elpensis alian manieron: por bone sekvi la alvokon, mi portos bankalsonon kaj bikinon. Jes, kun mamzono. Mi ŝatas porti mamzonon.

Se vi volas vidi tion, venu ankaŭ vi en sabato, la 9-a de junio 2018, je 16:30 h al Frankfurter Tor en Berlino. Kaj kunbiciklu. Ĉu en bankalsono, ĉu en bikino, ĉu plene vestita, tute ne gravas. Mi nur avertas, ke mi mem daŭre cerbumas kiel mi partoprenu. Eble mi ankoraŭfoje ŝanĝos mian opinion kaj tamen partoprenos nuda. Kaj tion vi certe ne volas vidi.

2 pensoj pri “Mi nuda?”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *