Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al sia BEMI-semajno en Lingen, regiono Emsland en Germanujo.
Datoj: de dimanĉo, la 13-a, ĝis dimanĉo, la 20-a de julio 2025.
Programo:
Dimanĉo estos alventago, la sekva dimanĉo forirtago.
En ĉiu el la ses aliaj tagoj ni ekskursos bicikle tra la preskaŭ tute ebena pejzaĝo de nordokcidenta Germanujo, foje ankaŭ trans la limo en Nederlando.
Ni planas ekskursojn je diversaj distancoj kaj gradoj de malfacileco, tiel ke la partopreno estu inda kaj por tiuj, kiuj preferas ĝui facilajn biciklopromenojn, kaj por tiuj, kiuj ŝatas sportajn defiojn (tamen altajn montojn ni ne trovos).
Eventuale ni formos du grupojn kiuj jen ekskursos kune, jen aparte.
El la preparitaj ekskursoj ni elektos surloke laŭ vetero.
Ni zorgos mem pri niaj manĝoj, tial ankaŭ komuna preparado, kuirado, lavado, purigado ktp. estos parto de la programo.
Kaj ni ĝojus se vi en la vesperoj rakontus aŭ prelegus pri viaj biciklovojaĝoj, pri biciklaj kondiĉoj en via lando, pri trafika politiko aŭ aliaj biciklorilataj temoj.
Loĝado:
Gastigos nin privata domo kiun kunposedas esperantisto, kun plene ekipita kuirejo.
La nombro de litoj estas limigita. Se vi preferas liton, nepre aliĝu frue. Ceteraj partoprenantoj kunportu kuŝmatojn kaj dormsakojn por dormi surplanke.
Kiel alveni:
La domo situas 2 km de la stacidomo de Lingen. Tie haltas trajnoj de kategorio RE kaj IC de la linio Münster-Emden. Ĉiuj trajnoj transportas biciklojn kontraŭ krompago. En la IC-trajnoj necesas rezervi biciklolokojn.
Se vi ŝatas la ideon alveni per biciklo, kontaktu nin, kaj ni organizu karavanon.
En dimanĉo, la 13-a de julio 2025, alvenu ne pli frue ol je 16:00 h.
Kotizo:
En la kotizo enestas:
- Sep tranoktoj en la domo, sur lito aŭ sofo, dum estas lokoj; respektive sur mato, kiun vi mem kunportu, kiam ne plu estos loko sur lito/sofo.
- Matenmanĝoj kaj vespermanĝoj, kiujn ni mem preparos, en la domo. La unua manĝo estos vespermanĝo en dimanĉo, la 13-a, la lasta manĝo estos matenmanĝo en dimanĉo, la 20-a de julio.
- Manĝetoj kiujn ni preparos kaj kunportos por pikniki dum la ekskursoj.
- Kafo kaj teoj.
En la kotizo ne enestas:
- Aliaj trinkaĵoj.
- Eventualaj elspezoj en kafejoj aŭ restoracioj dum la ekskursoj.
- Enirbiletoj al muzeoj ktp. dum la ekskursoj.
- Eventualaj kostoj por publika transporto dum ekskurso.
Via aliĝo estos valida post antaŭpago de almenaŭ 20 eŭroj.
Bonvolu ĝiri la antaŭpagon al jena konto:
IBAN: BE56 0018 5350 4288
Eble via banko bezonos ankaŭ jenajn datumojn:
BIC/SWIFT: GEBABEBB
Nomo: Cedric Marchal
Nomo de la banko: BNP PARIBAS FORTIS (FORTIS BANK SA/NV)
Adreso de la banko:
MONTAGNE DU PARC, 3
BE-1000 BRUSSELS
Belgio
Aliĝo ĝis | ||||
2025-03-15 | 2023-05-15 | poste | ||
aĝo ĝis 26 jaroj | 115 € | 126 € | 137 € | |
aĝo super 26 jaroj | 128 € | 140 € | 152 € |
Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ĝuos rabaton de 8 €.
Kontakto:
Se vi havas demandojn aŭ proponojn, skribu retpoŝte al la organizanto Lars Sözüer: lars.duisburg@gmx.de