Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al sia BEMI-semajno en Heiligensee, kvartalo en la nordokcidenta angulo de Berlino, en Germanujo.
Datoj:
Alveno: 27-a de junio (sabato) ekde la 18-a horo
Foriro: 5-a de julio (dimanĉo) ĝis la 10-a horo
Loĝado:
Nia bazo estos la tendumejo “Zeltlagerplatz Heiligensee” (https://zev-berlin.com/).
Eblas loĝi en ĉambro de grupdomo kun etaĝlitoj (nur kun aliaj BEMI-anoj) aŭ en propra tendo.
En la domo, necesas kunporti litotukojn (ne sufiĉas nur dormsako!)
Tie ni ankaŭ havos necesejojn, duŝojn, kuirejon, kaj ĉambron por kune sidi ene.
Ĉiu kunportu propran teleron, bovlon, manĝilojn, kaj tason.
Programo:
La 27-a de junio estas alventago, la 5-a de julio forirtago.
Dum la aliaj tagoj ni planos ekskurson aŭ ekskursojn, laŭ interkonsento de la partoprenantoj kaj veterprognozo. Ni petas ĉiujn aliĝintojn iom esplori kio eblas en la regiono kaj pri kio oni interesiĝas.
Ni zorgos mem pri niaj manĝoj, tial ankaŭ komuna preparado, kuirado, lavado, purigado ktp. estos parto de la programo. Ankaŭ pri la ordigado de la necesejoj kaj komunaj spacoj ni devas kontribui.
Aldone estas aliaj taskoj kiujn partoprenantoj plenumu, ekzemple: veterprognozisto, meĥanikisto, ktp.
Ni matenmanĝos ĉe la tendumejo (muslio, frukto, jogurto, ktp.), tagmanĝos survoje (sandviĉoj, legomoj, manĝetaĵoj, ktp.) kaj aŭ kuiros varman vespermanĝon en la kuirejo, aŭ iros al restoracio (ĉiu pagas mem) laŭ interkonsento de la partoprenantoj.
Kaj ni ĝojus se vi en la vesperoj rakontus aŭ prelegus pri viaj biciklovojaĝoj, pri biciklaj kondiĉoj en via lando, pri trafika politiko aŭ aliaj biciklorilataj temoj.
Kiel alveni:
La plej proksima stacidomo (5 km for) estas S-Bahnhof Heiligensee.
500 m for estas bushaltejo, sed ne eblas kunporti biciklon.
Taŭgaj stacioj por distancaj trajnoj estas Berlin-Spandau aŭ Berlin Hauptbahnhof, de kie oni povas bicikli aŭ pluveturi per publika trafiko.
Kotizo:
En la kotizo enestas:
- Ok tranoktoj en tendo aŭ ĉambro
- Matenmanĝoj, tagmanĝoj, kaj vespermanĝoj kiujn ni mem preparos. La unua manĝo estos vespermanĝo dum la 27a de junio, la lasta manĝo estos matenmanĝo dum la 5a de julio
- Kafo kaj teoj
En la kotizo ne enestas:
- Aliaj trinkaĵoj
- Eventualaj elspezoj en kafejoj aŭ restoracioj dum la ekskursoj aŭ vespere
- Enirbiletoj al muzeoj ktp. dum la ekskursoj
- Eventualaj kostoj por publika transporto dum ekskurso
Via aliĝo estos valida post antaŭpago de almenaŭ 50 eŭroj.
Bonvolu ĝiri la antaŭpagon al jena konto:
IBAN: BE56 0018 5350 4288
Eble via banko bezonos ankaŭ jenajn datumojn:
BIC/SWIFT: GEBABEBB
Nomo: Cedric Marchal
Nomo de la banko: BNP PARIBAS FORTIS (FORTIS BANK SA/NV)
Adreso de la banko:
MONTAGNE DU PARC, 3
BE-1000 BRUSSELS
Belgio
| Aliĝo ĝis | ||||
| 2026-05-01 | 2026-06-01 | poste | ||
| aĝo ĝis 26 jaroj | 200 € | 212 € | 224€ | |
| aĝo super 26 jaroj | 250 € | 275 € | 300 € |
Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ĝuos rabaton de 9 €.
Kontakto:
Se vi havas demandojn aŭ proponojn, skribu retpoŝte al la organizanto Jessica Grasso: abeloabeloabelo@gmail.com
