Ontaj karavanoj

  • Biciklu kun ni al la Junulara Esperanto-Semajno 2024-2025

    Ankaŭ en vintro eblas bone karavanumi bicikle.
    BEMI jam dum kelkaj jaroj karavanis al JES, ankaŭ ĉi-foje ni karavanos al JES en Belgio.
    Do se vi volas pasigi kristnaskon biciklante, venu kun ni!
    Ni kolektiĝos la 24an de decembro, ĉikaŭ tagmeze, en la stacidomo de Arnhem, Nederlando.
    Al Arnhem ankaŭ alvenas Germanaj trajnoj, do eblas bone atingi ĝin el pluraj landoj.
    De Arnhem ni biciklas al JES-ejo en 4 tagoj, alvenonta la 27an dedecembro. La pli detala itinero estas:

    Tago 1: 44 km-oj, de Arnhem – de Barendonk (tutjara tendumejo), eko ~tagmezo
    Tago 2: 72 km-oj, de Barendonk – Bivakzone de Warande (Achel) Bivakejo, eko matene
    Tago 3: 61 km-oj, de Warande – Speelboomgaard (Borgloon) Bivakejo, eko matene
    Tago 4: 69 km-oj, de Speelboomgaard – JES, eko matene

    La planitan vojon vi trovos en komoot ĉitie<=
    Nun ankaŭ en Eventa Servo<=
    Kaj ene de la JES paĝaro

    NE FORGESU ALIĜI AL JES 24-25

    Arnhem – Lieĝo – JES en 4 tagoj ~250km