sabato, la 16-a de junio 2018
tago 7, 9:43-19:55, 82 km, ø 15,1 km/h, Σ 526 km
Matene akompanis nin nia gastiganto Klaus per sia trirada kuŝbiciklo. Bedaŭrinde li estas malsana kaj devis adiaŭi jam rande de la vilaĝo. Ni certas ke li kunveturus longan distancon se li rajtus.
La urbon Hameln ni devis denove trapasi kaj ni renkontiĝis tie kun du pliaj membroj de la loka bicikloklubo. Estas bele, ke en Hameln la bicikloklubanoj bone konas la Esperanto-klubanojn kaj inverse. Fritz kaj Matthias pretis akompani nin dum plejparto de la tago. Kompreneble ili konas la vojojn pli bone ol ni, do estis vere utile kaj agrable bicikli kun ili.
Ĉe la supra fino de la barlago de Schieder ni kune manĝis, kaj tiam ili adiaŭis, ĉar ili ja bezonis ankoraŭ reveturi.
Horn estis la lasta urbeto antaŭ ol ni devis grimpi trans serioza montaro, do ni unue manĝis ankoraŭfoje el nia granda stoko da dolĉaĵoj. Ĉar estis ankoraŭ frue, ni decidis ne aĉeti jam por la vespermanĝo, sed unue atingi la alian flankon. El la du eblaj vojoj ni decidis ne preni tiun kiun ni jam preparis, kun asfalto sed granda alteco. Ni elektis biciklovojon grandparte senasfaltan tra arbaro paralele al granda strato. Kun niaj pneŭoj ĝi estis ja bone veturebla, sed ni ne rekomendus ĝin por kurbiciklo.
Nian decidon ne treni legomojn kaj akvon trans la monto ni bedaŭris, ĉar ni preterpasis lokon ĉe rivereto kiu estus perfekta por tendumi. Sed ni ja ne havis ion por kuiri.
Post kiam ni atingis urbon kun superbazaro, ni aŭdacis elekti tenisludejon por la tranoktado. Ne nur tablojn kaj seĝojn ni tie havis, sed eĉ elektron kaj tegmenton, do plian fojon ni dormis sen starigi tendon.
dimanĉo, la 17-a de junio 2018
tago 8, 9:17-16:35, 61 km, ø 14,2 km/h, Σ 587 km
Post nia matenmanĝo ni intencis profiti de la elektro por daŭrigi la blogadon, sed jam je 8:30 aperis la tenisludantoj do ni devis haste paki kaj foriri. Bone ke ni estis jam preskaŭ pretaj.
Tra la urbo Paderborn ni trovis bonajn biciklovojojn, parte sur iamaj fervojoj. Dum preskaŭ la tuta tago ni bezonis bicikladi supren, kaj tio estis sufiĉe malfacila, ĉar konstante blovis forta kontraŭa vento. Niaj gastigantoj en Warstein Uŝi kaj Oto estas tre aktivaj esperantistoj. Ilia domo havas eĉ kursĉambron plenan de esperantaĵoj. Venis pluraj gastoj, el kiuj du ne-esperantistoj, sed biciklistoj. Post abunda kradrostfesto ni prelegis al ĉiuj pri nia vojaĝo.