BEMI

Festo por ni

Post nokto pasigita per pakado kaj preparado, ni aĉetis en la stacidomo semajnfinan bileton por kvar personoj: Christine, Lars, Melanie kaj Nayeli. En Nordrhein-Westfalen oni ne devas pagi por hundoj en trajno, sed ni ja veturis ĝis Berlin. Ni elektis konekton iom longdaŭran, sed kun nur kvar ŝanĝoj kun po ĉ. duonhoro da ŝanĝtempo. Tio ja gravas se oni devas porti tri biciklojn kaj hundoĉaron de unu kajo al la alia. Tiel la trajnvojaĝo funkciis tute glate, kaj je 14:55 ni jam povis renkonti nian filinon Alina, kiun ni longe ne vidis, ĉar ŝi nun studas en Berlin.

Survoje al la placo Frankfurter Tor ni ankoraŭ aĉetis nutraĵojn por la dimanĉa biciklado. Ni alvenis ĝustatempe por partopreni aktive en la korpofarbado. Kiel prologon de nia karavano ni ja decidis kunveturi en la loka manifestacio okaze de la Tutmonda Nudbiciklada Tago. En Germanujo nuda biciklado eĉ ne estas rekte kontraŭleĝa, sed ne eblas fari anoncitan manifestacion nuda (vidu ankaŭ Mi nuda?). Ĉar ni aperis plene ekipitaj, ni povis ankaŭ rapide fliki truon en pneŭo de partoprenanto lastsekunde antaŭ la eko.

Protektite de policaŭtoj kaj -motorcikloj kiuj baris por ni la aŭtotrafikon, gaja vico de ĉ. 300 biciklantoj, plej multaj apenaŭ vestitaj, faris grandan rondon sur la ĉefstratoj ĉirkaŭ la centraj kvartaloj de la ĉefurbo. Ĉie preterpasantoj gapis, aplaŭdis, fotadis, filmis. Jam post kelkaj minutoj la polico avertis ke ili finos la manifestacion se ne ĉiuj homoj kovras siajn privatajn korpopartojn. Do bone ke Lars portis mamzonon. Kaj ni sentis ke ĉiuj festas kun ni nian alvenon por la starto de nia karavano.

Kun loka esperantistino Elisabeth ni tre bone vespermanĝis en la siria restoracio Yarok. Poste ni gastis ĉe niaj amikoj Jessica kaj Paŭl kie ni facile ekdormis post longa kaj sukcesa tago.