Kiel alveni al la BEMI-semajno en Bazel, Belgio

Bicikle

La plej bela maniero veni estas per propra biciklo en BEMI-karavano.

Certe okazos karavano, sed ni ankoraŭ estas tute liberaj por elekti startlokon kaj -tagon, kaj aliajn detalojn.

Se plaĉas al vi la ideo veni bicikle al Bazel, bonvolu jam nun kontakti al Lars Sözüer, lars.duisburg[heliko]gmx.de, por interkonsenti pri la karavano.

Trajne

Kunpreni biciklon en trajnoj estas en Belgio sufiĉe facile. Ni rekomendas ke vi venu trajne, se vi ne havas tempon por bicikla karavano. Sed vi devas atenti pri kelkaj gravaj detaloj:

  • Ĉiuj enlandaj trajnoj de la belgia fervojo (france: SNCB; nederlande: NMBS) akceptas biciklojn, ankaŭ elektrajn biciklojn, kuŝbiciklojn, tandemojn kaj postveturilojn.
  • Pro tio, la elektronika horaro de SNCB/NMBS ne enhavas informojn pri biciklotransporto, kaj tio kaŭzas problemon: se vi aĉetas bileton en alia lando, ĉu per retejo de alia fervojo, ĉu ĉe giĉeto, tiam oni erare diras al vi ‘ne eblas kunpreni biciklon’.
  • La biciklobileto kostas 4 €. Ĝi validas por la tuta tago en tuta Belgio, sed nur por unudirekta vojaĝo.
  • Vi devas havi biciklobileton antaŭ via entrajniĝo. En la trajno ĝi kostus multe pli. Aĉetu ĝin rete (per la franca, nederlanda, germana aŭ angla lingvo), aŭ el aŭtomato. Se tio ne eblis, alparolu konduktoron antaŭ ol vi entrajniĝos, ke ri vendu ĝin al vi je la normala prezo. Konduktoroj parolas kaj la francan kaj la nederlandan, kaj ofte ankaŭ la germanan aŭ anglan lingvojn. Kutime ili estas tre helpemaj, se vi mem estas afabla.
  • Ne eblas rezervi lokon por biciklo. En la mezo de junio ankoraŭ ne estas ferioj, sed se estos bona vetero (pri kio ni ja esperas), povas tamen okazi ke iuj trajnoj jam estos plenaj de bicikloj, kaj vi devos atendi la sekvan. Tio normale ne estas granda problemo, ĉar sur multaj linioj trajnoj veturas ĉiuhore. Tamen, se eblas, provu aranĝi vian vojaĝon tiel, ke vi entrajniĝu prefere en la start-stacio de trajno.
  • Veturas multaj tipoj de trajnoj en Belgio. Ili kutime havas biciklo-simbolon sur tiu vagono, kiu akceptas biciklojn. Kutime estas unu sola tia vagono, kiu situas ĉe unu el la finoj de la trajno. La nombro da bicikloj, kiujn ĝi povas akcepti, varias inter 2 kaj 24. Tiuj ĉambroj por du bicikloj ofte estas ŝlositaj, kaj vi devas atendi ĝis konduktoro malfermas. Tiuokaze ne forgesu indiki, en kiu stacio vi planas eltrajniĝi. Krome, en la dubicklaj ĉambroj, oni ofte devas pendigi la biciklon je la antaŭa rado. Se vi vojaĝos per longa trajno (IC-trajnoj en Belgio ofte estas longaj), staru ĉe tiu fino de la kajo al kiu la trajno alvenas unue, por frue vidi ĉu la unua vagono estas por bicikloj, aŭ tamen iu en la mezo (tio oftas ĉe duetaĝaj trajnoj). Oni ofte toleras, ke vi enmetu vian biciklon en la lastan vagonon, eĉ se ĝi ne estas por bicikloj, kaj eĉ se ĝi estas unuaklasa, okaze ke vi ne plu havas tempon por kuri al la alia fino.
  • Se via vojaĝo inkluzivas ŝanĝon de trajno en Bruselo, sciu, ke en la stacioj Centre/Centraal, Chapelle/Kapellekerk kaj Congres oni ne rajtas el- aŭ entrajnigi biciklojn. Aranĝu vian vojaĝon tiel, ke vi ŝanĝos en Midi/Zuid, Nord/Noord aŭ ankoraŭ alia brusela stacio.
  • Foje vi povas elekti inter kelkaj sinsekvaj stacioj por ŝanĝi trajnon. Tiam vi prefere elektu tiun stacion, kie vi povas plenumi la ŝanĝon sur la sama kajparo, kaj eviti ŝtuparon. Se vi ne estas certa, kiuj trakoj estas ĉe la sama kajparo, demandu konduktoron.
  • Belgio estas leĝe trilingva lando (nederlanda, franca kaj germana), en praktiko ĝi estas ĉefe dulingva (nederlanda kaj franca), sed ofte aferoj funkcias nur en la lingvo de la loko kie vi troviĝas. Multaj urboj en kaj ekster Belgio havas malsamajn nomojn laŭ la lingvoj. Ni rekomendas ke vi notu la nomojn de la celoj de la trajnoj kiujn vi planas uzi, kaj de la stacioj kie vi planas ŝanĝi trajnojn, en kaj la franca kaj la nederlanda, eventuale ankaŭ la germana, ĉar ili povas esti tre malsamaj (Mons/Bergen, Lille/Rijsel, Aix-la-Chapelle/Aken/Aachen, Liège/Luik/Lüttich k.s.).

Jen la konsiloj por enlandaj trajnoj. Eble sonas komplike, sed ne timu.
Se vi volas vojaĝi per trajno el eksterlando en Belgion, la afero ja fariĝas komplika. Eŭropo unuiĝis, sed ĉe fervojo oni ankoraŭ ne multe rimarkas tion, kaj Belgio estas ploriga ekzemplo. Iam estis multaj fervojlinoj trans la landlimoj, sed pluraj estas tute abandonitaj, iuj ankoraŭ havas relojn, sed ne plu veturas trajnoj, aŭ veturas nur vartrajnoj. Foje pasaĝertrajnoj veturas nur en labortagoj. La solaj translimaj fervojlinioj kun pasaĝertrajnoj estas:

  • el Nederlando: Roosendaal/Essen kaj Eijsden/Visé
  • el Germanujo: Aachen/Hergenrath
  • el Luksemburgio: Troisvierges/Gouvy (nur labortage), Kleinbettingen (Sterpenich)/Arlon (nur labortage), kaj Rodange/Athus
  • el Francujo: Maubeuge/Charleroi (nova!), Aulnoye Aymeries/Mons (nova!), Tourcoing/Mouscron kaj Baisieux/Froyennes

La longdistancaj internaciaj trajnoj trans tiuj limoj, kiel ICE, Thalys kaj Eurostar, plej ofte ne akceptas biciklojn, sed ja la regionaj trajnoj. Momente ni ne havas fidindajn informojn, ekde kiuj eksterlandaj stacioj eventuale aplikeblas belgia enlanda tarifo, sed ni strebas eltrovi tion (informu nin se vi scias). Kiam ne aplikeblas enlanda tarifo, vi bezonas internacian biciklobileton, kies prezo dependas de la lando, kie vi aĉetas ĝin, kaj kiu ne estas aĉetebla rete.

Estas pluraj aliaj lokoj, kie taŭgas trajni ĝis stacio antaŭ la landlimo, bicikli al la alia flanko, kaj denove entrajniĝi tie. Ekzemploj estas:

  • el Nederlando: Weert/Hamont kaj Maastricht/Bilzen
  • el Luksemburgio: Troivierges/Gouvy (semajnfine) kaj Kleinbettingen (Sterpenich)/Arlon (semajnfine)
  • el Francujo: Sedan/Paliseul, Givet/Anseremme aŭ Dinant, Jeumont/Erquelinnes, Maubeuge/Quévy kaj Valenciennes/Quiévrain

Kiel celo de via trajnvojaĝo taŭgas jenaj stacioj:

  • Temse (7 km)
  • Hemiksem (4 km per senpaga pramo trans la rivero Schelde/Skeldo)
  • Melsele (9 km)
  • Sint-Niklaas (14 km) – se vi ne kunhavas biciklon, vi povas de tie veturi al Bazel per buso
  • Antwerpen-Berchem (15 km aŭ tra biciklotunelo, aŭ per unu el pluraj senpagaj pramoj trans la rivero Schelde/Skeldo)

Buse

Ni ankoraŭ esploras pri longdistancaj busoj, kiuj kunportas biciklojn. Se vi scias ion, bonvolu informi nin.