Intaj karavanoj

BEMI-karavano al IJK 2025

Longdistanca karavano el okcidenta Eŭropo al Indonezio

1-a de februaro ĝis 9-a de aŭgusto 2025
https://eventaservo.org/e/bemi-karavano_IJK2025


BEMI-karavano al RenKEJtiĝo en Olot

sportema biciklovojaĝo

10-a ĝis 20-a de februaro 2025
https://eventaservo.org/e/bed6e8


BEMI-karavano al UK

Ĉu plaĉus al vi la ideo atingi la urbon de la UK per biciklo?
Ĉu vi ŝatus komune vojaĝi dum kelkaj tagoj kun aliaj esperantistoj?
BEMI ofertas kunordigi la dezirojn de biciklemuloj kun la celo, ke okazu unu aŭ du karavanoj – aŭ eble eĉ pli?
Jam atingis nin du proponoj kun proksimume jenaj detaloj:
• Biciklado de Vieno al Brno: 150-175 km, en 3 tagoj
• Biciklado de Prago al Brno: 250-280 km, en 6 tagoj

Vi povas aliĝi al la tuta vojaĝo aŭ partopreni nur parton de ĝi. Se vi ŝatus pli longan bicikladon, vi povas proponi starton el pli fora loko por atingi al Vieno aŭ Prago.
Se vi preferas, vi ankaŭ povas organizi vian propran karavanon el alia direkto – ni helpos vin, se vi informos nin.

Kiel kunpreni vian biciklon en publika transporto al la starto? Ankaŭ pri tio ni povas konsili al vi.

La distanco de la karavanoj dependos de la vojoj, kiujn ni komune elektos, kaj de la lokoj de niaj tendumejoj.
Tipe, ni biciklas ĝis 70 km tage. Dum la biciklado ni tendumos en tendumejoj aŭ sovaĝe. Eblas ankaŭ interkonsenti pri alia maniero de tranoktado.

La mateno komenciĝas per varma teo kaj pano. Dum tagmezo, ni manĝas en restoracioj aŭ mem preparas manĝon, kutime legomojn kaj salaton. Vespere ni kuiras mem sur porteblaj fornoj.

La kostoj por karavano ne estas fiksitaj antaŭe. Ni havos komunan kason, el kiu ni pagos por la bezonataj aĵoj dum la vojaĝo. Ĉiuj elspezoj estos bazitaj sur la decidoj kaj deziroj de la partoprenantoj.
La ĉefa celo de la karavanoj estas ĝui la vojaĝon kaj la etoson de komuna biciklado.

Brno estas interesa loko, ne nur ĉar ĝi gastigos la 110-an UK, sed ankaŭ pro siaj ejoj de Monda Heredaĵo kaj ĝia grava rolo en la politika sistemo de Ĉeĥujo.
Do, ĉu vi partoprenos la UK-on aŭ ne, ni invitas ĉiujn esperantistojn, kiuj ŝatas bicikli, fari tion kun aliaj per nia kunordigado.
Se vi volas aliĝi al unu el la karavanoj aŭ se vi planas vian propran, kontaktu nin, prefere retpoŝte al: bemi-estraro@tejo.org

Biciklu kun ni al la Junulara Esperanto-Semajno 2023-2024

Ankaŭ ĉi-jare BEMI proponas biciklan karavanon eĉ en vintro.
Se vi ne havas sperton pri vintra biciklado, kontaktu nin, kaj ni respondos ĉiujn viajn demandojn, por konvinki vin ke eĉ en vintro, bicikla vojaĝo tre belas!

Biciklu kun BEMI en VINTRA KARAVANO 2023 al JES
Estas tri lokoj kie vi povas komenci la karavanadon kun ni:
Decembro 2023:

16-a vespere vizito de la Tutbelga Zamenhoffesto en Genk
17-a matene eko de Genk, Belgio de la vintra karavano al JES
19-a matene eko de Duisburg, Germanujo
23-a matene eko de la interkultura Centro en Herzberg

Krome ĉiam eblas survoje kaj spontane aliĝi post interkonsento.

Se vi havas demandojn, aŭ volas anonci vian partoprenon, skribu al Lars Sözüer <lars.duisburg@gmx.de>

 

pli da detaloj 

  • Por 2018 BEMI emas ke okazu karavano al aǔ pos la IJK en Hispanio.

pli da detaloj