La kvara lando

lundo, la 25-a de junio 2018
tago 16, 10:06-19:26, 75 km, ø 14,8 km/h, Σ 1211 km

Valer revenis matene por fermi la terenon de la Verdaj Skoltoj kaj adiaŭi nin. Nun ni daŭrigis triope, ne plu havis akompanantojn.

De unu el la multaj montetoj de la Ardenoj ni povis vidi la nuklean centralon de Chooz ĉe la Mozo en Francujo. Ĝi havas la du plej potencajn reaktorojn en la mondo rilate la elektran povumon, sed ne estis tio kio faras ĝin interesa por Lars, kiu iam laboris kiel sciencisto pri partikla fiziko. Unu el la plej grandaj enigmoj de la nuntempa partikla fiziko estas la oscilado de neŭtrinoj. Temas pri partikloj kiuj preskaŭ neniel reagas kun io ajn, kaj tial estas tre malfacile detekti ilin rekte. Intertempe oni scias, ke ekzistas tri specoj de neŭtrinoj, kaj ili transformiĝas de unu speco al la alia, depende de ilia energio, kun certa probablo. Mezuri tiun probablon, kiu ege gravas por la teoriaj modeloj, estas granda defio, kaj multaj eksperimentoj en la mondo provas tion fari per plej diversaj metodoj. En Chooz oni konstruis du grandajn detektilojn en la ĉirkaŭaj montoj. La montoj helpas, ke la detektiloj ne mezuru ĉefe la neŭtrinojn kaj aliajn partiklojn, kiuj venas el la kosmo, sed la neŭtrinojn kiuj ekestas en tre granda nombro en la reaktoroj. Ĉe tio ili vidas nur unu el la tri specoj. Komparante la nombrojn en du diversaj distancoj, oni ricevu la serĉatan probablon. Sed ĉar la detektiloj vidas nur tre tre malmultajn el la neŭtrinoj, necesas mezuri multajn jarojn kaj komplike korekti erarigajn influojn, por fine havi fidindan rezulton. La eksperimento startis en 2009 kun unu detektilo, en 2014 la dua estis preta. Ĝi ankoraŭ daŭras.

En Surice surprizis nin ŝajne privata bestoĝardeneto kun interalie emuo kaj alpakoj.

Ĉar ni havas Esperanto-flagojn ĉe la bicikloj, kelkfoje jam alparolis nin survoje homoj. Plej ofte ili volas scii kiu lando estas, kaj ni devas klarigi ke temas pri lingvo kaj kia. Sed iuj mem klarigis al ni, kion ili sciis pri Esperanto. Unu ekzemple mem loĝas en Zamenhof-strato kaj informiĝis. Alia devenas el Bjalistoko kaj povis rakonti aferoj pri Zamenhof, kiujn ni mem ne sciis. Kaj hodiaŭ hazarde preterpasis nin grupo de lernantoj sur la bela biciklovojo al Mariembourg, kaj unu diris ‘Saluton!’. Ni posthastis ilin por eltrovi, kiu estas la hazarda esperantisto. La juna knabino lernis Esperanton pro la Verdaj Skoltoj! Sen niaj flagoj ŝi preterpasus nerimarkite.

Ĉe la fino de la biciklovojo sur iama fervojo situas bela muzeo kun diversaj historiaj lokomotivoj kaj vagonoj. Kiel ŝatantoj de trajnoj ni iom vagadis inter la trakoj kaj fotis.

La lasta urbo en Belgio estis Couvin, kie oni nepre evitu la ĉefstraton trabiciklante. Tagmeze ni atingis la kvaran landon de la karavano, Francujon. Ambaŭ flankoj de la limo aspektas same. Eĉ la saman lingvon oni parolas. Al kio utilas landlimoj?

En unu el la vilaĝoj en la Ardenoj ni hazarde renkontis strateton nomatan laŭ la celo de nia vojaĝo. Poste sekvis ankoraŭ pluraj krutaj montetoj.

Post kiam ni starigis la tendon malantaŭ arbustoj, ni preparis nian vespermanĝon sur parkejo: kiel kutime, freŝajn legomojn kun rizo. Plej ofte ni manĝas vegane.

Jen, penso pri “La kvara lando”

  1. Hej saluton. Kion vi eksciis pri la knabino? Cxu lernis sxi Esperanton nur vidinte la Verdajn Skoltojn cxe interreto, cxu sxi iam partoprenis la Verdajn Skoltojn? cxu sxi renkontis la Verdajn Skoltojn en iu reklama budo en foiro aux laSemo aux cxu dum iu lingva tago kun sxia lernejo?

    Klare ne estis Léopoldine, cxu? cxar sxin Linko ja rekonus…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *