La Verda Stelo

vendredo, la 22-a de junio 2018
tago 13, 15:54-0:26, 23 km, ø 12,9 km/h, Σ 971 km

Ni venis al Antverpeno ne nur, ĉar ni ŝatas viziti niajn amikojn, sed ĉefe por subteni la Esperanto-klubon “La Verda Stelo” pri ties agado. Jam antaŭ la tagmezo ni povis fari tion per intervjuo al ĵurnalisto de loka gazeto. Sekvatage aperis ĉi-tiu bela artikolo.

Posttagmeze ni kvinope biciklis al Antverpeno. Tio estas, ni biciklis unue reen al la pramo por atingi denove la alian flankon de la rivero. Poste ni prenis de tie rapidan ŝipon nomatan “akvobuso” ĝis la centro de la urbo. Por montri al ni kelkajn belajn lokojn, Eddy gvidis nin per kromvojoj al la nova komuna sidejo de La Verda Stelo kaj Flandra Esperanto-Ligo. Nur unu semajnon antaŭe ĝi estis inaŭgurita per granda festo.

Unue ni vespermanĝis kun la klubanoj. Ella kuiris bele per la ingrediencoj kiujn Eddy kunportis en utila unurada postveturilo. Poste ni prelegis pri tio, kio estas nia esperanta biciklo-asocio BEMI, kiel aperis la ideo por nia karavano, kaj kion ni travivis ĝis nun. Kaj Eddy montris la gazetartikolon pri la BEMI-karavano kiun li mem organizis antaŭ 29 jaroj al la Universala Kongreso en Brighton. En la foto aperas inter la multaj partoprenantoj ankaŭ la sinjoro, de kiu Lars en la sekva jaro aŭdis pri Esperanto kaj decidis lerni ĝin.

Ĉeestis ankaŭ klubano kiu venis el Gento, kaj juna Antverpena klubano kaj Verda Skoltestro, kiuj venis por kunbicikli en la venontaj tagoj. Tiel ni noktomeze rebiciklis la tutan vojon al Bazel sepope.

 

4 pensoj pri “La Verda Stelo”

  1. “En la foto aperas inter la multaj partoprenantoj ankaŭ la sinjoro, de kiu Lars en la sekva jaro aŭdis pri Esperanto kaj decidis lerni ĝin.”

    Estas ne la tuta vero, cxar Lars poste iam ne plu uzis kaj preskau forgesis Esperanton !!! Sed dank al dio li poste renkontis en Erlangen alian sinjoron, kaj …… !!!!!

  2. Hej, cxu estas mi supozata veni el Gento? haha, pli precize: estis klubano kiu venis el Gento, kaj juna Antverpena klubano kaj Verda Skoltestro kiu kunbiciklis… 😉

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *