lundo, la 18-a de junio 2018
tago 9, 9:50-16:57, 76 km, ø 16,4 km/h, Σ 663 km
Denove ni povis uzi belan biciklovojon sur iama fervojo. En la vilaĝo Sichtigvor ni pasis eĉ etan muzeon en vagonoj pri la historio de tiu fervojo.
Ni daŭrigis laŭ la barlago de la rivero Möhne. Atinginte la baraĵon, ni povis informiĝi pri la katastrofo okazinta antaŭ 75 jaroj: la brita aerarmeo sukcesis per specialaj bomboj detrui la baraĵon. La bomboj unue saltis sur la akvosurfaco por superi la reton, kiu protektas la muron kontraŭ torpedoj; poste sinkis antaŭ la muro por trafi en certa profundeco ĝian plej malfortan lokon. La rezulta inundo mortigis multajn homojn en la tuta valo. La celo estis malhelpi la armilproduktadon en la proksima Ruhr-regiono. Tiun celon oni ne atingis, sed inter la mortintoj estis multaj enŝlositaj trudlaboristoj.
Sekvante la riveron Ruhr, ni atingis niajn gastigantojn en la urbo Schwerte. Ili estas aktivaj esperantistoj kaj biciklistoj, do en bona etoso ni kune kuiris kaj babilis. Kiel partoprenintoj en BEMI-karavanoj, ili sciis pri la graveco de akraj tranĉiloj.
mardo, la 19-a de junio 2018
tago 10, 8:59-16:06, 82 km, ø 16,3 km/h, Σ 745 km
Ni ne povis ĝustatempe starti, ĉar pneŭo de Melanie bezonis flikadon. Nia itinero kondukis nin plu laŭ la rivero Ruhr. La biciklovojo estas tre agrabla, en unu loko havas eĉ pramŝipeton kun laŭvola pago.
Kun nia amaso da pakaĵoj ni estas tre malrapidaj ĉe deklivoj, do ni lastmomente decidis ne preni mallongigon trans monto, sed plu sekvi la riveron. Sed tie ni iom perdiĝis, kaj ankaŭ bovoj kaj kanadaj anseroj baris la vojon. Do ni ne ŝparis tempon, kaj atingis rendevuejon en la urbo Essen kun 35-minuta malfruo. La loka radio la antaŭan dimanĉon anoncis ke eblos akompani nin ekde tie. Ni pardonpetas, se iu vane tien venis.
La sekvan rendevuejon en Mülheim ni atingis akurate; neniu aperis, kaj ni ne miris pri tio, ĉar fakte la vetero ne tiom invitis al biciklado: ŝprucpluvetis duonon de la tempo.
Al Duisburg ni atingis ĝustatempe, sed nia amiko de la bicikloklubo lastmomente ŝanĝis la lokon sen informi nin. Li ja provis, sed ni ne aŭdis ke li alvokas. Tial ni bedaŭrinde maltrafis urbestron kiu atendis por saluti nin.
Estis sufiĉe stranga sento resti por unu nokto hejme, dum ni jam vojaĝadas. Ni povis uzi la okazon por solvi diversajn aferojn por kiuj ni ne plu havis tempon antaŭ la ekvojaĝo. Plej grave estis anstataŭigi diversajn partojn de la biciklo de Christine. Ralf Wißdorf de la moviĝanta riparejo Mobile Fahrradwerkstatt ŝanĝis la tutan peladan sistemon kaj la malantaŭan radon. Espereble ĉio bone eltenos nun ĝis Lisbono kaj reen.