Ni ŝatus afiŝi raportojn ĉiutage, sed kiam ni plurajn noktojn sinsekve tendumas sovaĝe, malfacilas retkonekto, kaj iam elĉerpiĝas la baterio de la komputilo. Tial nun sekvas du tagaj raportoj en unu artikolo, kaj pri fotoj vi devas daŭre pacienci.
mardo, la 12-a de junio 2018
tago 3, 7:34-20:56, 102 km, ø 14,3 km/h, Σ 253 km
Ni startis tre frue, ĉar du tagojn sinsekve ni ne atingis la necesan averaĝan distancon. La vekhorloĝo sonoris je 5:30, kaj du horojn poste ĉio estis enpakita kaj ni ekveturis. La vento blovis el ĉiuj direktoj, sed ĉefe kontraŭ ni. Tio plej ĝenis al Lars, kiu ja tiras la hundoĉaron kun la granda Esperanto-flago. Plurfoje ni devis doni al li ventombron por bone progresi.
Apud ŝtoneta vojo ni kolektis multe da ĉerizoj kaj por tuj manĝi kaj por kunporti kiel provianton. Poste ni preterpasis tre vastajn basenojn: en Bernburg troviĝas delonge fabriko de sodo. Por produkti la sodon, ĝi bezonas du krudmaterialojn: kalkŝtonon kaj salon. La kalkŝtono venas el apudaj minejoj kaj la salon oni ricevas el bortruoj tra kiuj oni pumpas akvon ĝis profundaj salkavoj. Rezultas la sodo, kaj akvo kiu enhavas nedeziratan kalciokloridon. Tra longaj tuboj oni pumpas tiun fluaĵon en la basenegojn, por ke kolektiĝu la firmaj partikloj sur la fundo. Aspektas kiel pejzaĝo sur fremda planedo.
Krom tion Bernburg havas tre imponan kastelon, kun pluraj konstruaĵoj en diversaj koloroj kaj stiloj, tronantaj sur monteto apud la rivero Saale. Tiun ni nun sekvis dum iom da tempo, sed pro ŝanĝo de la valo ni devis baldaŭ ekgrimpi. En Sandersleben ni manĝis la ĉerizojn kaj pli. Krome ni povis akiri tie bonan salamon kun kumino – tre bongusta.
Nun ni devis transveturi la orientan parton de la montaro Harz. Plejparte la kruteco estis agrable milda, eĉ kontraŭ la vento ni estis sufiĉe rapidaj. Post kurboplena malsupreniro al Sangerhausen ni komencis serĉi lokon por tranokti. Ni trovis ŝajne forlasitan dometon sen pordoj kaj fenestroj kaj komencis tie kuiri. Ni surpriziĝis kiam tamen haltis aŭto kaj elvenis sinjoro, kiun ni do devis demandi, ĉu li kontraŭus se ni tie tranoktus. Li klarigis ke baldaŭ oni ŝlosos la pordegon tra kiu ni venis, sed permesis al ni finkuiri kaj manĝi. Li afable proponis ke ni poste tranoktu apud kabano lia sur proksima monteto.
La homoj, kiuj devis ŝlosi la pordegon, aperis pli frue ol anoncite, do ni devis iom haste enpaki ĉion post nia vespermanĝo kaj forbicikli. Pri la grimpado al la monteto ni tamen rezignis, ĉar survoje ni trovis taŭgan angulon sur herbejo.
merkredo, la 13-a de junio 2018
tago 4, 8:21-16:30, 72 km, ø 14,7 km/h, Σ 325 km
Antaŭ la ekveturo Christine klopodis ripari ion ĉe siaj rapidumoj, ĉar ili malbone funkciis. Sed iel la ŝaltilo dume tute rompiĝis. Kun helpo de Lars ŝi flikis ĝin per kablofiksiloj kaj sesangula ŝraŭbturnilo. Tio sufiĉis por atingi ĝis la sekva urbo Nordhausen, kie ni vizitis la biciklovendejon Limmer. Surprize, la estrino elvenis kaj tuj rekonis la Esperanto-flagojn. Ŝi eĉ paroletis iom, ĉar ŝi antaŭ longa tempo eklernis la lingvon. Ni ricevis bonegan servon, eble pro tio. Ne nur la rapidumŝaltilon ni anstataŭis, sed ankaŭ Lars akiris novajn bicikloŝuojn, Melanie sunokulvitrojn. Ni povas rekomendi tiun speciale bonan familian entreprenon.
Nun necesis iom hasti, ne nur pro la longa halto, sed ankaŭ pro la kontraŭa vento kaj la montoj, kiujn ni ankoraŭ frontis por atingi al Herzberg, kie ni anoncis nin inter la 16-a kaj 17-a horo. Per bona kunlaboro ni sukcesis alveni je 16:30.
Akceptis nin Petro Zilvar kaj regalis nin per salatoj, picoj, trinkaĵoj kaj deserto. Dum ni ankoraŭ manĝis, alvenis multaj esperantistoj el la ĉirkaŭaĵo. Ni prelegetis pri tio, kiel naskiĝis la projekto de nia vojaĝo, kion ni travivis ĝis nun, kaj kiel ni planas daŭrigi. Ankaŭ pri la planoj por bicikla semajno de BEMI en Herzberg fine de junio 2019 ni interparolis.
Je noktiĝo loka Esperanto-skoltino montris al ni la urbon per bela truko: ni serĉis restoracion, kaj trovis unu post la alia fermita, ĝis ni plenumis jam grandan rondiron tra la urbo. Finfine unu bona picejo estis ankoraŭ malferma.