lundo, la 11-a de junio 2018
tago 2, 8:40-19:06, 79 km, ø 15,7 km/h, Σ 151 km
Nun en junio heliĝas tre frue, tamen ni dormis ĝis 6:30, kaj post abunda matenmanĝo ni ekveturis je 8:40. Komence iom malvarmis, sed baldaŭ aperis la suno kaj fariĝis agrable varma tago, ne tiom varmega kiel la unua.
Post kelkaj kilometroj ŝildo avertis ke la strato estas barita. Ni tamen uzis ĝin, ĉar bicikle preskaŭ ĉiam eblas tamen traveturi. Nu, veturi laŭlitere ne eblis, ĉar estis konstruata nova ponto, kaj preteriri ĝin estis bona aventuro. Havu paciencon ĝis ni trovos bonan retkoneton por publikigi la fotojn.
Ni sekvis plu la itineron de Ulrich Lamm tra bela pejzaĝo. Granda ĝuo estis la etaj stratoj, buntaj floroj, papilioj, aleoj kiuj donas ombron kaj bonodoraj pinarbaroj. Plurfoje ni plukis ĉerizojn, eĉ la hundo manĝis. Kelkloke masaĝis nin terure kruda pavimo, sed ĉiam nur mallonge. Eble pro tio Christine iam rimarkis ke ŝia malantaŭa rado malbone funkcias. Ni konstatis rompitan spokon. Per spokturnilo eblis rerektigi la radon tiom, ke la bremso ne plu bloku ĝin.
Longan paŭzon en glaciaĵejo ni uzis ankaŭ por reŝargi niajn aparatojn, alikaze ni ne povus nun post vespermanĝo verki ĉi tiun blogeron. Ni trovis denove bonegan tranoktejon, tablon kaj benkojn sub tegmento en arbaro apud la rivero Elbe. Ankaŭ ĉi-nokte la tendoj restos en siaj sakoj.