Ontaj karavanoj

  • Biciklu kun ni al la Junulara Esperanto-Semajno 2023-2024

    Ankaŭ ĉi-jare BEMI proponas biciklan karavanon eĉ en vintro.
    Se vi ne havas sperton pri vintra biciklado, kontaktu nin, kaj ni respondos ĉiujn viajn demandojn, por konvinki vin ke eĉ en vintro, bicikla vojaĝo tre belas!

    Biciklu kun BEMI en VINTRA KARAVANO 2023 al JES
    Estas tri lokoj kie vi povas komenci la karavanadon kun ni:
    Decembro 2023:

    16-a vespere vizito de la Tutbelga Zamenhoffesto en Genk
    17-a matene eko de Genk, Belgio de la vintra karavano al JES
    19-a matene eko de Duisburg, Germanujo
    23-a matene eko de la interkultura Centro en Herzberg

    Krome ĉiam eblas survoje kaj spontane aliĝi post interkonsento.

    Se vi havas demandojn, aŭ volas anonci vian partoprenon, skribu al Lars Sözüer <lars.duisburg@gmx.de>

Ebla vojo de la karavano:

Rigardu nian varbadon en jutubo.